Zoltán Szántó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Szántó
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1893 (1893-12-17)
en Nagykanizsa
Morto 26-an de marto 1977 (1977-03-26) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)oj Rezső Szántó • Béla Szántó • Gizella Szántó
Parencoj György Szamuely
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Zoltán Szántó [sAntO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szántó Zoltán estis hungara politikisto, ŝtatministro, parlamentano, diplomato. Lia origina familia nomo estis Schreiber. Lia plej konata frato estis Béla Szántó.

Zoltán Szántó [1] naskiĝis la 17-an de decembro 1893 en Nagykanizsa. Li mortis la 26-an de marto 1977 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Szántó frekventis komercan mezlernejon en Budapeŝto, kie li vizitis Rondon Galilei, krome li aliĝis al la socialdemokratoj. En 1914 li frekventis oficiran kurson, poste li batalis en la 1-a mondmilito. En 1916 li militkaptitiĝis, post 2 jaroj li hejmenvenis. Li partoprenis en la Kalistefa revolucio kaj li aliĝis al la komunistoj. Dum Hungara Sovetrespubliko li estris taĉmenton, krome li edziĝis. Post falo de Soveto li rifuĝis al Aŭstrio. En 1926 li partoprenis, en la sekva jaro li estis kondamita 8 jarojn pro komunista agitado. Liberiĝinta en 1935 li translokiĝis al Moskvo, kie li ricevis partiajn taskojn. Ekde 1939 li redaktis hungarlingvan dissendon de Radio Moskvo. Post la 2-a mondmilito li hejmenvenis kaj li estis parlamenta deputito inter 1945 kaj 1947. Li estis diplomato ĝis 1956 en diversaj eŭropaj ĉefurboj. Dum la Hungara revolucio de 1956 li estis ŝtatministro en Tria Kabineto Imre Nagy. Post falo de la revolucio komence li havis la saman sorton, ol de Imre Nagy (politikisto) ĝis 1958, poste li ne apogis plu Nagy-on, li pensiuliĝis kaj plene forlasis la politikon.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Vég és kezdet (1954) - memuaro
  • Egy per – ötven év távlatából (1978)

Fontoj[redakti | redakti fonton]