Zoltán Szalay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SZALAY Zoltán [salai] estas rumania hungara komponisto, muzikfolkloristo. Li naskiĝis en Kluĵo la 22-an de januaro 1959. Li estas la filo de komponisto Miklós Szalay.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Szalay studis en muzika altlernejo Gheorghe Dima de Kluĵo kaj li akiris diplomon de komponisto (1984). Li doktoriĝis en 1998 en Kluĵo kaj de 1984 ĝis 1990 li instruis en la ĝenerala muziklernejo de Miercurea Ciuc, poste ĝis 1993 li estis direktoro, artgvidanto, koreografo, gvidanto de dancĥoro, dancisto de la Ŝtata Sikula Ensemblo Harghita (Hargita Állami Székely Népi Együttes). De 1993 li estas adjunkto de katedro pri muziko de Universitato Transilvanio de Braŝovo.

Libro[redakti | redakti fonton]

  • Felcsíki hangszeres tánczene (Instrumenta dancmuziko, Csíkszereda 1996.

Fonto[redakti | redakti fonton]