Zoltán Földi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zoltán FÖLDI, laŭ hungarlingve kutima nomordo Földi Zoltán estis hungara kemiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1970).

Zoltán Földi [1] naskiĝis la 3-an de majo 1895 en Budapeŝto. Li mortis la 5-an de marto 1987 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Földi frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li ekinstruis samloke en la universitato apud Géza Zemplén. Inter 1918-1941 li laboris en fabriko produktanta medikamentojn, dume li ankaŭ instruis en universitato de Szeged ekde 1931. Li partoprenis en enlanda produktado de diversaj medikamentoj, kie aparte menciindaj estas penicilino kaj vitamino "B". Kune kun la kolegoj li havis ĉ. 80 patentojn. Li ricevis premion Kossuth en 1952, memormedalon en 1960.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.