Zoltán Mezei

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MEZEI Zoltán estis rumanuja hungara pedagogo, biologo. Li naskiĝis en Siculeni la 8-an de marto 1927 kaj mortis en Kluĵo la 16-an de aprilo 2000.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La mezlernejon Mezei finis en romkatolika gimnazio de Miercurea Ciuc (1947). Li havigis diplomon pri biologio en la Universitato Bolyai de Kluĵo (1951). Inter 1950-55 li laboris en la katedro de geologio de la universitato, pli poste li estis lektoro de la Instituto de Porpedagogia Pluperfektigo de Kluĵo (1955-69), sekve en la Universitato Babeş-Bolyai ĝis sia pensiuliĝo (1987). Lia unua verko aperis en la Csíki Múzeum Közleményei (Adatok a Felcsíki-medence és környékének geológiájához (kun Treiber János, 1957). Li publikis metodikajn kaj fakajn studojn kaj artikoln en la gazetoj Tanügyi Újság, Korunk, Natura, Studia Universitatis Babeş-Bolyai.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A mi élősarkunk (kun Györfi Sándor, 1966).