Zoltán Schilling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Schilling
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1876 (1876-05-16)
en Kluĵo
Morto 6-an de decembro 1942 (1942-12-06) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero
vdr

SCHILLING Zoltán [ŝilink zoltan] estis hungara inĝeniero pri mekaniko. Li estis naskita en 1876 en Koloĵvaro kaj li mortis en 1942 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Schilling studis la universitatoj de Kolozsvár kaj Zürich kaj diplomitiĝis en Budapeŝto en 1898. Li debutis ĉe Ganz Villamossági Rt., de 1902 li laboris ĉe la Patenta Oficejo. Inter 1920 kaj 1924 li estis teknika vicprezidanto de Országos Központi Árvizsgáló Bizottság (prezrevizia komitato), de 1923 li gvidis la industriinspektadon de la Ministerio pri Komerco, de 1928 ĝis sia morto li estis prezidanto de la Patenta Tribunalo. De 1911 li estis sekretario de Magyar Mérnök- és Építész Egylet (Asocio por inĝenieroj kaj konstruistoj), inter 1914 kaj 1917 ĝia ĉefsekretario. Li estis unu el fondintoj, pli poste honora ano de Magyar Mérnökök és Építészek Nemzeti Szövetsége (ligo de inĝenieroj kaj konstruistoj). Li havis rolon en la fondado de Inĝeniera Ĉambrego de Budapeŝto en 1924. De 1931 li estis ĝis sia morto prezidanto de la Inĝeniera Konsilantaro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.