Zoltán Vass

El Vikipedio, la libera enciklopedio

VASS Zoltán [vaŝ] estis rumania hungara kuracisto. Li naskiĝis en Lippa la 14-an de septembro 1898 kaj mortis en Kluĵo la 13-an de junio 1970.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Zoltán Vass akiris diplomon en Kluĵo en 1923 kaj li kvalifikiĝis kiel dentkuracisto, dume kaj poste li laboris en la universitato (1923–31), kaj li havis privatkosultejon. En majo 1944 oni deportis lin. Post reveno el Aŭŝvico-Birkenau, li malfermis denove konsultejon en Kluĵo. Li estis profesoro de Universitato Bolyai, de 1948 unu jaron direktoro de la Juda Malsanulejo. En 1950–61 li laboris en trasportministeria konsultejo kaj gvidis dentsekcion de la kliniko.

Fonto[redakti | redakti fonton]