Zongzio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Zongzi.JPG

Zongzio estas tradicia ĉina manĝaĵo. Ĝi estas piramidoforma manĝaĵo, farita el glueca rizo, envolvita en bambuajn aŭ fragmitajn foliojn (kiun ĉinoj manĝas dum la Drakboata Festo). Ĝi estas kuirita per vaporigobolado. Aliaj apudaj kulturoj havas similajn manĝaĵojn, influitajn de zongzio.