Zoni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoni

Zoni (japane 雑煮 (ぞうに), zōni) aŭ ozoni (japane 雑煮 (ぞうに), ozōni), estas japana buljono kun moĉio, legomoj, sojsaŭco aŭ blanka miso, kiun oni manĝas per salikaj haŝioj nelakitaj. La ingrediencoj varias laŭ regionoj. Oni manĝas zoni ĉefe dum la novjara festo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝajnas ke zoni devenas de la kuirejoj de samurajoj. Oni preparis ĝin sur batalkampoj antaŭ ol ĝi eniris la familiajn manĝojn.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Plej ofte, zoni estas farita el klara buljono (sumashi-jiru) parfumita de dashi (出汁), farita el sekigita bonito. En la orienta parto de Japanio oni prefere aldonas sojsaŭcon, en la okcidenta parto misoon.

Poste aldoniĝas moĉio-pecoj, ortangulaj en la orienta parto, rondaj en la okcidenta. Foje moĉio estas anstataŭita de sato-imo (farita el taro) aŭ de tofuo. Tian zoni oni trovas en kelkaj insuloj aŭ montaraj regionoj, kie rizo maloftas.

Fine oni aldonas viandon (kokinaĵon, viandbuletojn, ...) aŭ fiŝaĵon, foliajn legomojn (ekzemple komatsunaspinaco), mitsuba-n (speco de petroselo japana), kamaboko-n (蒲鉾) (naruto aŭ alia), karoto-pecojn kaj yuzu-ŝelojn (柚, speco de citrono).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]