Zontuko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Zontuko, unu el la plej malnovaj vestaĵoj kaj/aŭ ornamaĵoj

Zontukolumbotuko estas tradicia vestaĵo, nuntempe ĉefe portata de indiĝenoj.

Zontuko estas aŭ pendigata de zono antaŭ la seksorganoj aŭ estas pasigata inter la kruroj kaj sub zono por pendi libere. Ĝi estas ofte longeca kaj farita el ledoŝtofo.

Zontuko plej ofte ne servas por kaŝi seksorganojn, sed por montri apartenon al tribogrupo aŭ simple kiel ornamaĵo. Tiel ekzistas popoloj, kiuj pendigas nur kelkajn fadenojn de zono aŭ portas nur ŝnuron ĉirkaŭ la koksoj.

Deveno[redakti | redakti fonton]

La deveno de zontuko estas nekonata, sed ŝajne oni portis ĝin kiel vestaĵo, ornamaĵo aŭ aldonaĵo al aliaj vestaĵoj ekde tre longe kaj sur ĉiuj kontinentoj.

Uzo kaj kutimoj[redakti | redakti fonton]

Zontuko kiel subvesto

Hodiaŭ zontuko estas ankoraŭ ĉiutaga vestaĵo en pluraj landoj de Afriko, tropika Ameriko kaj Oceanio.

Ekzistas centoj da specoj de zontukoj diversaj laŭ aĝo de la portanto kaj por diversaj agadoj aŭ intimeco.

Ĉar por iuj afrikaj etnoj gravis la virgeco de la novedzino la blanka zontuko de la novedzino devis esti makulita de sango post la nuptonokto por pruvi ŝian virgecon. Oni promenis kun la makulita zontuko tra la stratoj ĝis la loĝejo de la edzo por montri al ties familio, ke la edzino estis vere virga. Tamen oni scias ke sango de kortobirdo foje anstataŭis edzinan sangon, kiam ŝi ne plu estis virga, aŭ se la himeno ne sangis. [1].

Mortintzontukoj, aparte ornamitaj por akompani la mortinton al la transa mondo, estis preparitaj aŭ aĉetitaj en pluraj kulturoj de sud-orienta Azio, AfrikoMadagaskaro[2]. La motivoj de tiuj zontukoj rakontis ekzemple la vivon de la mortinto, priskribis ritojn kaj ceremoniojn vilaĝajn aŭ priskribis la entombigon de la mortinto. [3].

Tra la mondo[redakti | redakti fonton]

Afriko[redakti | redakti fonton]

Vaksmotivo sur zontuko, okcidena Afriko

Multaj diversaj zontukoj ekzistas en Afriko, faritaj el arbaraj materialoj. La pigmeoj de Kongo Kinŝasa preparis ilin el batitaj arboŝeloj kaj ornamis iin de motivoj. Masajoj portas kolorajn zontukojn kaj en la okcidenta parto de la kontinenta mallongaj zontukoj uzatas en intimeco.

Zontukoj el ŝtofoj printitaj, ĉefe en okcidenta Afriko laŭ java batiktekniko kaj realigitaj per hidrofobaj vaksoj nomiĝas ankaŭ vaksaj zontukoj. Fabrikado kaj tisado de tiuj zontukoj kreis veran industrion, ĉefe en Ebur-Bordo. Motivoj, foje humuraj aŭ popularaj (bildoj de televidherooj, frapfrazoj, ktp.) estas desegnitaj de artistoj burkinaj, maliaj kaj eburbordaj. En Ebur-Bordo kaj Ganao troveblas ankaŭ kita-zontukoj.

En Malio, la bogolan-zontuko estas desegnata kaj portata de virinoj. Ĝi kovras la korpon de la umbiliko ĝis la maleoloj. Tradicie ĝi konsistas el sep kunkudritaj kotonaj ŝtofstrioj. Oni volvas ĝin ĉirkaŭ la korpo, la dekstra flanko fiksita al la maldekstra. La kvinparta ornamaĵo havas simbolan sencon:

- la supera bordo (fini siri (fiksi) bolo , aŭ finitayoro), foje pli solida servas por nodi la zontukon.
- la dekstra bordo (sokonon bolo ; so signifas la domon, konon ene, kaj bolo la manon aŭ limon) ne plu vedeblas, kiam la zontuko estas nodita, nur la maldekstra bordo (kenema (ekstere) bolo) restas videbla.
- la malsupra bordo (duguma bolosenkorola (duguma signifas la teron aŭ la grundon kaj sen la piedon. Korola signifas "ĉe") estas ornama strio, kies motivoj asociiĝas al la centra parto, finin ba (ba estas la avino kaj finin ŝtofo).

La motivoj sur la bogolan-zontukoj kaj iliaj pozicioj simbolas aŭ reprezentas eventojn realajn aŭ mitajn. La motivoj, kiuj povas havi plurajn sencojn, havas nomojn kaj protektas la virinon, kiu portas la zontukon. Temas ofte pri premsignoj de homoj aŭ bestoj. Homoj kredis, ke la surteraj premsignoj enhavis parton de la persono.

- iuj motivoj estas portataj dum apartaj eventoj aŭ por reprezenti etnon, regionon aŭ epokon.
- zontukoj varias laŭ la evoluo de la virino: edzino, patrino, ktp.
- anguloj de la zontuko povas havi apartajn motivojn.

En la 1980-aj jaroj la ĝis tiam al Malio specifa bogolan-tekniko estis alprenita kaj transformita de artistoj maliaj, senegalaj kaj burkinaj (ekz. la malia grupo bogolan kasobane), kiu desegnas sur ŝtofstriojn.

Polinezio[redakti | redakti fonton]

Nauranoj kun tradiciaj zontukoj

Vestaĵoj en formo de zontukoj, priskribataj de eŭropaj navigaciantoj de la 19-a jarcento, faritaj el vegetalaj fibroj kaj uzitaj en Polinezio (suda Vanuatuo, Salomonoj, nordokcidenta Nov-Gvineo) nomiĝas ankau tapa.

Pareo estas longa zontuko el ŝtofo malpeza portata kiel zontuko aŭ nodita super la mamoj, aŭ ankaŭ super ŝultro aŭ malantaŭ la kolo. La uzo de pareo disvastiĝis tra la mondo kiel hejma kaj feria vestaĵo. La motivoj (floroj, plantoj, ktp.) pensigas pri paradizecaj bildoj el Tahitio. Multajn vestaĵartajn kreistojn ili inspiris por krei ĉefe vesperajn robojn.

Iam en Tahitio nur virinoj portis pareon, viroj portis zontukon nomita maro, sed nuntempe kaj virinoj kaj viroj portas pareojn.

Japanio[redakti | redakti fonton]

Fundoshi tradicia japana zontuko

En Japanio zontukoj estis kutimaj vestaĵoj ĝis la komenco de la 20-a jarcento. Fundoshi malaperis nur post la dua mondmilito pro usona influo, kiel malaperis ankaŭ la publikaj ambaŭseksaj banoj. Okcidentuloj alportis sian prudecon, kaj fundoshi cedis sian lokon al okcidentaj subvestoj. Tamen ankoraŭ nuntempe ĝi estas tre kutima dum tradiciaj japanaj festoj, portataj sola aŭ kun jako.

Nord-Ameriko[redakti | redakti fonton]

Nordamerikaj indianoj.

Ideala vesto por varma kaj malseketa vetero, zontukoj estis portataj de indianoj antaŭ la alveno de misiistoj kaj koloniistoj.

Dum pli malvarma vetero indianoj portis aldone al zontuko sendependaj krurumoj (krurmanikoj) fiksitaj je zono, kiuj kovris la krurojn de la femuro ĝis la maleolo. Zontukoj estis pli ofte simplaj strioj el antilopacerva ledo.

Pueblo-indianoj iam anstataŭis ledajn zontukojn per kotonaj.[4]

Sud-Ameriko[redakti | redakti fonton]

Azteka zontuko

Malnovaj popoloj de Sud-Ameriko scipovis teksi tre fajnajn ŝtofojn el kotono, ofte riĉe ornamitaj. En tombejoj laŭ la perua malbordo oni trovis tiajn zontukojn, volvitajn ĉirkaŭ la mortintoj aŭ aldonitaj kiel donacoj.

Bildoj, kodeksoj kaj steleoj montras zontukojn tra la diversaj epokoj de la azteka, majaa kaj inkaa regnoj.

En multaj regionoj de Sud-Ameriko, ekzemple en Amazonio zontukoj estas ankoraŭ vaste portataj nuntempe.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

Pareo supervivas kiel strandvestaĵo dum ferioj, sed la okcidenta vivmodelo malplioftiĝis la uzon de zontukoj en multaj landoj.

Tre ofte infanoj enmigrintaj en riĉajn landojn, forlasas tradiciajn vestojn de ilia devenlando kaj portas laŭmodan sportvestojn por viziti lernejon. Foje oni portas zontukojn en familia intemeco hejme.

En iuj landojkaj dum iuj epokoj zontukoj estis malpermesitaj en misiejoj, lernejoj, preĝejoj, laborejoj aŭ surstrate por devigi tradiciajn etnajn grupojn adaptiĝi al importitaj vestmodoj.

Kontraŭe, kelkaj artistoj aŭ modistoj provas de tempo al tempo atentigi pri la praktikaj kaj komfortaj aspektoj de diversaj zontukoj, foje kun helpo de lokaj aŭtoritatoj. Tiel ekzemple okazis en Dualao, Kameruno, en junio 2005 tritaga zontukfesto, kreita por remodigi porton de zontuko, "aktivigi la kreemon de modistoj kaj kudristoj", sed ankaŭ por "direkti la kreadon vers modeloj kaj spirito pli modernaj" por tradiciaj vestoj[5]

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]