Zoologia ĝardeno Brno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoologia ĝardeno Brno
Pavilono de simioj
Pavilono de simioj
bestoĝardeno
Organizaj aferoj
Dato de la malfermo 1953[1]
Akreditiĝoj/
Membrecoj
UCSZOO, EAZA, WZO
Geografio
Ŝtato Ĉeĥio
Situo U Zoologické zahrady 46, 635 00 Brno
Areo 65 hektaroj
Geografia situo 49° 13′ 48″ N, 16° 32′ 0″ O (mapo)49.230116.5334Koordinatoj: 49° 13′ 48″ N, 16° 32′ 0″ O (mapo)
Zoologia ĝardeno Brno (Ĉeĥio)
Zoologia ĝardeno Brno (Ĉeĥio)
DEC
Zoologia ĝardeno Brno
Zoologia ĝardeno Brno
Situo de Zoologia ĝardeno Brno

Map

Statistiko
Nombro de bestoj 1450
Nombro de specioj 340
Ceteraj informoj
Retpaĝo http://www.zoobrno.cz
vdr
Pavilono de tigroj

Zoologia ĝardeno Brno (ĉeĥe Zoologická zahrada Brno) estas bestoĝardeno en la ĉeĥa urbo Brno. Temas pri bredejo de ekzotaj bestoj, kiu servas kiel instrua instituto por konatiĝi kun la plej gravaj bestoj de la sovaĝa naturo.

Novembre 1935 estis starigita Societo por fondo de zoologia ĝardeno en Brno, kiu en junio 1937 aranĝis zoo-angulon en la urba Tyrš-parko. En 1941 la zoo-angulon likvidis faŝistoj kaj nur post la milito estis renovigita la agado de la Societo. Oni trovis taŭgan lokon en la antaŭurbo Bystrc sur la monteto nomata Monaĥa Monto, surkreskita de arbaro.

La 30-an de aŭgusto 1953 estis la Zoologia ĝardeno inaŭgurita.

De la kaso oni devas iri supren sur meandra vojo kaj venas unue al palisado kun vitraj muroj, post kiuj estas ĝardeno kun lago - bredejo de tigroj. De tie oni povas daŭrigi al kaĝejo de panteroj kaj kaj post vojkurbiĝo oni venas al pavilono de simioj. Verŝajne la plej populara loko en la tuta ĝardeno, precipe por infanoj. Tie estas pavianoj, ĉimpanzoj, makakoj k.a.

Nun oni marŝas relative longe preter lamoj al granda ĉirkaŭbarita loko, kie oni bredas azenojn, zebrojn, poneojn, sovaĝajn Prĵevalski-ĉevalon, ankaŭ ŝafojn kaj nigrajn kaprojn. Tuj apude troviĝas ripozejo kun limonadoj kaj manĝaĵoj, infanludejo kaj maneĝo por poneoj. Se estas bona vetero, la infanoj eĉ povas rajdi sur la poneoj. Ankaŭ eblas eniri tra barilo al la ŝafoj kaj kaproj, karesi ilin. Ĉe tre bona vetero la infanoj povas ludi eĉ kun etaj flavaj kokidoj.

Malantaŭ la ripozejo estas komuna stepo por zebroj, ĝirafoj kaj grandaj strutoj, iom flanken oni trovas kamelojn kaj bizonojn kaj negrandan lokon por kanguruoj.

Longa sakstrato kondukas al pavilono de reptilioj, serpentoj, testudoj, krokodiluloj, sed estas tie ankaŭ granda akvario plena de rabaj fiŝoj piranjoj. Antaŭ la pavilono troviĝas kelkaj specioj de ratosimilaj bestetoj flavaj kiel dezerta sablo, en kiu ili vivas.

Ĉe la komenco de la sakstrato staras pavilono de ekzotaj birdoj, precipe papagoj. Kaĝojn kun diversaj birdoj (agloj, strigoj) aŭ etaj bestoj oni renkontas survoje al plej grandaj bestoj, ekzemple al kavego de blankaj polusaj ursoj. Nova estas artefarita groto kaj akvujo por kastoroj.

Kutime malpli da atento de la vizitantoj allogas cervoj, boacoj kaj similaj bestoj, kies viv-areoj troviĝas inter longaj vojoj. Nove konstruata estas vasta naturejo por kanadaj lupoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.