Zoologia ĝardeno de Erfurto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Afiŝo de la bestoĝardeno.
Zooplano el la 2011-a jaro.
La Axmann-vilao.
La nova elefanta domo (ekde 2014)

La Turingia zooparko Erfurto (germane: Thüringer Zoopark Erfurt) troviĝas en la norda parto de Erfurto. Ĝi estas la plej granda bestoĝardeno en Turingio.

Priskribo kaj ofertoj[redakti | redakti fonton]

Baktria kamelo kun ido

Situante sur la Ruĝa Monto, la zoo ebligas al la vizitantoj ravajn belvidojn sur la 1250-jaraĝan urbon. La areo totala estas 63 hektarojn granda, el kiuj nur 48 utiliĝas bestoĝardene. La resto estas protektita pejzaĝo. Tio faris la tiun bestoĝardenon la trian plej grandan en Germanio.

Ĝi gastigas ĉirkaŭ 3000 bestojn el 482 specoj. Apartenis inter 2003 et 2017 propriete al la zoo ankaŭ la akvario en la strato Nettelbeckufer 28a estanta je la distanco de 4 kilometrojn for de la zoologia ĝardeno. La areo ĉe la eksa Axmann-vilao estas nun granda elmontra kamparanejo.

Apartaj atrakcio estas la multo da vastaj ĉirkaŭaĵo, kie oni provis imiti la naturan medion de la bestoj. Alireblaj por la vizitantoj estas la arbaro de la lemuredoj, la lando de la makropoj, la volieroj de la ibisoj, la cerva arbaro kun kapreoloj kaj la kareszoeto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam antaŭ la fondo de la zooparko ekzistis diversaj ideoj en Erfurto teni kaj prezenti sovaĝajn bestojn. Jam dum la 16-a jarcento mutaj cignoj vivis en la rivero Gera inter la Ponto longa kaj Schlösser-ponto. Kiel pruvis fakturoj de ĉe la urba konsilantaro, oni eĉ dungis propran vartiston por la bestoj! De 1733 ĝis 1780 troviĝis en la Cerva ĝardeno ĉirkaŭbaraĵoj por ruĝaj cervoj. En 1910 aranĝis la societo Amikoj de akvarioj kaj terarioj (fondita 2 jarojn pli frue) lageton malantaŭ la Ciklodromo Andreasried por havigi vivantan nutraĵon por siaj fiŝoj. Pli poste fariĝis de tio la eta zoo Tümpelgarten (----> kp. la punkton pli sube Historio de la akvario). En 1933 komenciĝis en la kadro de Regna Laborservo laboroj ĉe novfarota zoo de malgrandaj bestoj, sur la grundo de iama gravelfosejo malantaŭ la Norda stacidomo (inter la Gruben-strato kaj Lange Straße). Sed tiu ĉi projekto ne transpaŝis la komenclaborojn.

Post la malfermo Erfurta Ĝardenekspozicio en somero de 1945, estante je la komenco besto- kaj pejzaĝoparko, la volo de la erfurtano havi veran zoologian ĝardenon pli kaj pli eksenteblis. Post la trarigardo de pluraj zonoj taŭgaj por tio komisio sub la estrado de s-ro Heinrich Dathe, tiama estro de la Zoologia ĝardeno de Berlino, decidis proponi la teritorion de Ruĝa Monto: fariĝu tie verda zono kaj zoo. Sekve poneoj, kapreoloj, aproj kaj aliaj bestoj transloĝiĝis de Citadelo Cyriaksburg al la nova hejmo. Tiu monto tiutempe estis ankoraŭ grandparte senarbara. En malmultaj jaroj iĝis 40 hektaroj da arboj. En 1958 oni faris la unuan provizoran elmontradon zoologian, en 1959 (okaze de la 10-a datreveno de la fondo de GDR en la 7-a de oktobro) okazis la vera inaŭguro. Multaj erfurtanoj estis libervole kaj honorofice kunlaborantaj por krei la zoon. Danke al la rava situo de la novkreita zoo la planantoj havis multajn avantaĝojn kontraŭe al zooj alie.

Hodiaŭ la urbo ne povus imagi sinprezenton sen propra zoo, kiu altiras multajn vizitantojn ankaŭ de ekster Erfurto. Post la Turniĝo la teritorio grandstile modernigitis, tiel ke nun la plejparto bonege harmoniis kun internaciaj normoj pri moderna zoo-aranĝo. En 2009 oni sekve festis la 50-an datrevenon de la establo fiere kaj konvinkite nombriĝi al la plej belaj bestoĝardenoj de Germanio. La moto por la estonteco estas esti Zoo de la grandaj bestoj: tion substrekas ankaŭ la bronzaj tabuloj faritaj de Christian Paschold en 2007. Tiu trio ja jam ekde la komenco de la bestoĝardeno apartenas al ĝia inventaro.

Axmann-vilao ene de la zoo[redakti | redakti fonton]

Karl Axmann, ĉefkuracisto de la Katolika hospitalo de Erfurto elektis la monteton Roter Berg kiel lokon por sia somera vilao en la 1860-a jaro. Li konstruigis belegan faktrabaĵon laŭ la toskana stilo kaj kreis al si rifuĝejon. Post la morto transprenis la bieneton la Sahlender-oj kaj pligrandigis ĝin. En 1958 finfine ĝi enkorpigitis al la zooparko; pro manko de mono ĝi pli kaj pli kadukiĝis kaj minacis malkonstruo.

Nur meze de la 1990-aj jaroj vilao-amikaro konsistanta el hortikulturistoj, forstitoj, zooparkanoj kaj laboroficejanoj restaŭris ĝin laŭoriginale en 6 jaroj. Hodiaŭ ĝi povas esti luita por konferencetoj (optimume ĝis 35 personoj) sed ofertas ankaŭ ferian loĝadon. Kuriozaĵo: Ĉar Axamann estis membro de la kuratorio de la protestantisma Tomaso-kirko li rajtis havi unu el la forigotaj portaloj de la en 1902 malkonstruota malnova Tomaso-kirko: tiu ĉi portalo troviĝas hodiaŭ je la suda flanko de garbejo de sur la Axmann-bieno!

Societo de la amikoj de la erfurta zoo[redakti | redakti fonton]

La subtena amikaro Verein der Zooparkfreunde in Erfurt fonditis en 1993 por subteni idee kaj mone la bestoĝardenon. Nuntempe ĝi havas pli ol 580 membrojn (el ili 100 firmaoj). Per varia gamo da ofertoj (ekz. novjara akcepto, somera festo, specialaj rondgvidadoj, krisnasktempaj festoj, sciencaj prelegoj, ekskursoj) ĝi fariĝis unu el la plej aktivaj societoj en tuta Erfurto.

Ekde sia fondiĝo la rondo kolektis ĉ. 1,5 milionojn da eŭroj kaj subtenis ankaŭ morale la zoo-estraron realigi grandajn projektojn. Aktuale oni kolektas monon i.a. por nova ludejo, alirebla ĉirkaŭbaraĵo de keoj kaj la novo elefanta domo.

Historio de la akvario[redakti | redakti fonton]

  • 1926: La societo "Amikoj de akvarioj en Erfurto" luprenas 600 m² grandan konstruaĵon ĉe la rivero Schmale Gera malantaŭ la ĵus finkonstruitaj loĝdomoj de ĉe Nettelbeckufer nr. 26-28.
  • 1929: Tri betonitaj lagetoj, kelke da kaĝoj, akvarioj kaj terarioj gastigas makulitajn salamandrojn, arbarstrigojn, resusojn ktp. Dummilite la komplekso kadukiĝas videble.
  • 1946: La iama akvariemula amikaro reunuiĝis kiel Sekcio pri akvaria kaj teraria sciencoj ene de Kulturbund Erfurt kaj decidas ekkonstrui samloke novan akvarion.
  • 1951: Unua borso pri orfiŝoj de GDR okazas en Erfurto.
  • 1953: Inaŭguro de la erfurta akvario kiel populara-scienca instituto de la urbo.
  • 1957: Alikonstruitas al la ĉefkonstruaĵo transversa alo kun multe da treete malgrandaj porfiŝaj ujoj. Ĝis hodiaŭ ili estas la fundamento por unu el la plej diversspecaj kolektoj pri fiŝoj, kiuj devenas el sudaj regionoj, en tuta Germanujo!
  • 1984: S-ro Rolf Meyer, iama scienca kunlaboranto de la erfurta zooparko, ekestras. Fariĝas paŝon post paŝo la malkonstruo de la malnovaj eksteraj konstruaĵoj.
  • 1991: Novkonstruo de la domo por la reptilioj.
  • 2003: Ek de la 1-a de januaro la zooparko prizorgas la akvarion. Danke al siaj ĉ. 300 specoj ĝi estas de ĉiuj zoologiaj aranĝoj en Turingio la plej riĉa je specoj. Po 30.000 vizitantojn la akvario mirigas kaj ensorĉas ĉiujare.
  • 2007: Finkonstruo de la rifakvario kun enhavokapacitoj de 54.000 litroj.
  • 2017: fermo de la akvario[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]