Zoran Janković

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoran Janković
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1953
en Saraorci, Jugoslavio, nun parto de la komunumo Smederevo, Serbio
Lingvoj slovena vd
Ŝtataneco SlovenioSocialisma federacia respubliko Jugoslavio vd
Alma mater Universitato de Ljubljano vd
Partio Pozitiva Slovenio
Profesio
Okupo politikisto • entreprenisto • ekonomikisto vd
ĉefministro de Slovenio
Dum la 4-a de decembro 2011 – la 28-a de januaro 2012
Antaŭulo Borut Pahor
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zoran JANKOVIĆ (naskita la 1-an de januaro 1953 en Saraorci, Jugoslavio, nun parto de la komunumo Smederevo, Serbio) estas slovenia manaĝero kaj politikisto. Laŭ parlamenta baloto de la 4-a de decembro 2011 li devintus esti la sekva la ĉefministro de Slovenio kaj anstataŭi la ĝisnunan ĉefministron Borut Pahor, respektive la politikiston Danica Simšič kiu provizore intertempe transprenis la postenon. Tamen li ne sukcesis starigi registaran koalicion kaj tial la 28-an de januaro 2012 anstataŭ li iĝis ĉefministro Janez Janša.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studo de ekonomiko en la Universitato de Ljubljano li iĝis manaĝero de la vendeja ĉeno Mercator. En 2006 li kiel senpartia politikisto sukcese kandidatis pri la posteno de urbestro de Ljubljano. En urba baloto de 2010 li estis konfirmita en tiu ofico.

En la antaŭritme okazigita parlamenta baloto de la 4-a de decembro 2011 li kandidatis kun la nur du monatojn antaŭe fondita politika partio Lista Zorana Jankovića - Pozitivna Slovenija (Listo Zoran Janković - Pozitiva Slovenio), kiu en la gamo de politikaj partioj konsideratas modere maldekstra. La partio iĝis plej forta parlamenta partio, kaj akiris 28,5 procentaĵojn de ĉiuj voĉoj. Ankaŭ Zoran Janković estis rekte elektita membro de la slovenia parlamento. Li tamen ne sukcesis starigi sufiĉe fortan koalicion, kaj tial la 28-an de januaro 2012 anstataŭ li iĝis ĉefministro Janez Janša, la prezidanto de la dua plej forta parlamenta grupiĝo, la Slovena Demokrata Partio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]