Zorhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zorhof estas la nomo de komiksulo kreita de Serge Sire, kiu aperis la unuan fojon en La KancerKliniko n° 7, en 1978. Ĝi estas fakte karikaturo de L. L. Zamenhof, kiu funkcias kiel la samsigla Zorro, la maskita rejustiganto, sed "malheroe" : Zorhof estas kontraŭ-heroo, lia mask-kostumo (lia "laborvesto") estas difektita pro tineoj, li rajdas tute arkaikan motorciklon (kun kandelo en la lumego) kaj ĉe la fino li malglore forlasas la scenejon piede, pro benzin-paneo.

Aperis tri epizodoj:

Zorhof kontraŭ la Krokodiloj[redakti | redakti fonton]

Jaro 2982: Jam sur tero Esperanto venkis. Sed eksterteranoj (kiuj tiam svarmas sur tero), ne uzas ĝin. Z (ja eternulo) cerbumas por solvi la problemon de la tutkosma komunikado. Finfine li trovis: uzi Esperanton ĉie en la kosmo. (Genie, ĉu ne ?) Sed ve ! En 3587, iu ekstertera raso, la Krokodiloj, ne konsentas ĝin uzi. Tial Z.(Zamenhof) surmetas la Z.(Zorro)-kostumon, kaj per ĵetado de verdaj steloj, forpuŝas la krokodiloj eo-lernejen, kaj tiel venkas.

Zorhof kontraŭ la Neoj[redakti | redakti fonton]

3980. Novaj eksterteranoj surteriĝis, temas pri speco kiu enhavas kvar seksojn (viroj, inoj, malviroj kaj malinoj, kaj kiuj sin reproduktas laŭ sufiĉe komplika sistemo). Ili kapablas eldiri nur "Ne", tial oni nomis ilin la "Neoj".

Zorhof par-donas[redakti | redakti fonton]

Tiu epizodo aludas al la apero de la romano de Karolo Píĉ: La Litomiŝla Tombejo, kaj ties lingvaĵo eksperimentece nekutima, eĉ propra (nefundamenta) varianto de Esperanto, ia Piĉido.