Zorita
| Zorita | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Administrado | |||
| Lando | Hispanio | ||
| Regiono | Ekstremaduro | ||
| Provinco | Cáceres | ||
| Urbestro | Juan Francisco Ciudad Broncano (PP-EU) | ||
| Retpaĝaro | [] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 1.673 (2009) | ||
| Geografio | |||
| Areo | 186.96 | ||
Zorita estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
Enhavo |
Loĝantoj [redakti]
La loĝantoj nomiĝas Zoriteños. La censita populacio en 2009 estis de 1.673 loĝantoj. La elmigrado malpliigis la vivon de tiu vilaĝo ĉar dum nur malpli da 10 jaroj, la loĝantaro perdis sian duonon. En 1950 Zorita havis 6.482 loĝantojn kaj en 1970 nur 3.627. Aktuale la populacio tendencas stabiliĝi.
Situo [redakti]
Zorita estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Tierra de Trujillo, je altitudo de 423 m; je 75 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 135 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 186.96 km². Ĝi limas oriente kun Logrosán, sude kun Madrigalejo, okcidente (laŭ la horloĝmontriloj) kun Alcollarín, Abertura kaj Conquista de la Sierra kaj norde kun Garciaz.
Ekonomio [redakti]
Agrikulturo ekstensiva kaj brutobredado. La sektoro de servoj okupas pli da 20 % de la loka laborpopulacio, dum konstruado la 12% kaj industrio 10% proksimume.
Vidindaĵoj [redakti]
- Katolikaj preĝejo, templeto en bieno kaj ermitejo.
- Naturaj lokoj ĉefe en nordaj deklivoj al Vijuerko.