Zosimos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zosimos
Persona informo
Ζώσιμος
Naskiĝo ĉirkaŭ 460
Morto ĉirkaŭ 520
Religio politeismo vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Profesio
Okupo historiistoverkisto vd
Laborkampo Malfrua Antikveco vd
Aktiva dum 5-a jarcento–6-a jarcento vd
Verkado
Verkoj Historia Nova vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zosimos (greke Ζώσιμος, latinigite Zosimus) estis greka historiisto de la malfrua antikva epoko. Li ĉirkaŭ la jaro 500 de nia erao publikigis verkaĵon de la titolo Ίστορία νέα (Historía néa, „nova historio“). Tiu verkaĵo konsideriĝas la lasta antikva historia publikaĵo de nekristana verkisto.

Vivo kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

La jure edukita nekristano Zosimos probable devenis el SirioPalestino. Ĉirkaŭ la jaro 500 (laŭ iuj kleruloj inter 498 kaj 502, laŭ aliaj inter 498 kaj 518) li verkis "Novan Historion" (greke Ίστορία νέα, Historía néa) de la Romia Imperio en ses volumoj, kiuj traktas la historion de la imperio de la imperiestro Aŭgusto ĝis la jaro 410. Post tre konciza resumo de la tempo ĝis la imperiestro Diokleciano (la ĉapitro pri la regado de tiu imperiestro ne konserviĝis ĝis la nuntempo) sekvas detala kaj ampleksa priskribo de la eventoj de la 4-a kaj 5-a jarcentoj. La priskribo abrupte finiĝas antaŭ la konkero de Romo fare de la visigotoj gvide de ties reganto Alariko la 1-a en la jaro 410. Pro la abrupta fino kaj la manko de finaj prilaboroj de la tuta teksto, oni konjektas ke la verkaĵo restis nefinita.

Zosimos utiligis plurajn dokumentajn fontojn, kiuj ne konserviĝis ĝis la nuntempo. Interalie li uzis la verkaĵojn de la nekristanoj Eŭnapio kaj Olimpiodoros de Teboj (Ολυμπιόδωρος ο Θηβαίος), por la komenca parto probable ankaŭ la kronikon de Publius Herennius Dexippus kaj por la priskribo de la persia milito de la imperiestro Juliano la Apostato la historian verkaĵon de Magnus de Carrhae. Lia verkaĵo malgraŭ pluraj kronologiaj kaj faktaj eraroj estas valora fonto por kompreno de la ŝanĝiĝema epoko de la 4-a kaj 5-a jarcentoj, kaj por partoj de tiu epoko estas la sola konservita dokumenta fonto. Krome ankaŭ pri la historio de la 3-a jarcento la verkaĵo liveras iujn valorajn informojn.