Zsófia Kóródy
Zsófia KÓRÓDY estas hungara Esperanto-instruisto kaj ekde 2003 unu el la kernaj aktivuloj de la Interkultura Centro Herzberg en Germanio.
Agado [redakti]
Ŝi diplomitiĝis pri Esperanto en la ELTE-universitato en Budapeŝto kaj laboris kiel profesia lingvoinstruistino por la angla, hungara kaj Esperanto ĉefe en gimnazio Németh László en Budapeŝto. Verkis gramatikan ekzercaron kaj kunlaboris en la redaktado de la Hungara-Esperanta Mezvortaro.
Ŝi aktivas en la Esperanto-movado ekde 1978. Estis vicprezidanto de HEJ, de TEJO, estrarano de HEA, ekde 2006 estas estrarano de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kiel respondeculo pri instrukapabligo, ekzamenoj kaj Esperanto-centroj. Ekde 2003 ŝi vivas kaj laboras en Herzberg am Harz. Ŝi multe kontribuis al tio, ke la urbo fariĝu Esperanto-urbo; ŝia instru- kaj organiza agado celas la disvastigon de Esperanto al la urbanoj kaj la konatigon de la urbo al la tuta mondo.
Funkcioj [redakti]
Rajtigita ekzamenanto de GEI, UEA/ILEI, ITK (Ŝtata Ekzamencentro en Hungario) ankaŭ por KER-ekzamenoj, komisiito de GEA por instruado, ĉefkunlaboranto de Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg, prezidanto de AGEI (Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj).

