Zsa Zsa Gabor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsa Zsa Gábor en Lili.

Zsa Zsa Gabor ([ʒɒ ʒɒ gɒboɾ̪]; Esperantigite Ĵa Ĵa Gabor) (naskiĝis la 6-an de februaro de 1917 en Budapeŝto) estas hungardevena usona aktorino.

Zsa Zsa Gabor naskiĝis kiel GÁBOR Sári en Hungario. Siaj gepatroj estis GÁBOR Vilmos (hungara oficiro) kaj Jolie GÁBOR (naskiĝis kiel Jansci Tilleman, 1894-1997). Zsa Zsa kaj siaj fratinoj Magda Gabor kaj Eva Gabor estis famaj koktelvirinoj pro siaj beleco kaj ekstravaganta vivstilo. Zsa Zsa rolis en preskaŭ ĉ. 40 filmoj, ekz.: Moulin Rouge (1952), Lili (1953), Queen of Outer Space (1958) kaj Touch of Evil (1958). Ŝi ankaŭ aperis en ĉ. 80-foje en TV-ludoj, ĉefe en televidaj serioj. Zsa Zsa estas ekde 2004 ano de "B-Movie Hall Of Fame".

La 27-an de novembro de 2002, Zsa Zsa Gabor suferis trafikan akcidenton, ekde tiam sidas ŝi en rulseĝo. La 6-an de julio de 2005 ŝi suferis apopleksion.

Edzoj

  1. 1937 - 1941 Burhan Belge (18991967), Gazeta ĉefo de la turka eksterafera ministerio. Li iĝis konata pli poste kiel verkisto kaj diplomato.
  2. 1942 - 1947 Conrad Nicholson Hilton (18871979), Hilton-heredulo, kun kiu ŝi havas komunan filinon, Constance Francesca Hilton.
  3. 1949 - 1954 George Sanders (19061972), kiu pli poste edziĝis eĉ al fratino de Zsa Zsa, Magda. Sanders estis aktoro kaj laŭdita karaktra ludanto kaj kiu gajnis en 1950 Oskar-premion kiel la plej bona flank-rolulo en la filmo Ĉio pri Eva.
  4. 1964 - 1966 Herbert Hunter, financ-konsilisto.
  5. 1966 - 1967 Joshua S. Cosden (juna), komercisto.
  6. 1975 - 1976 Jack Ryan (fakte John W. Ryan, 19261991), dezajnisto de Barbie- kaj Chatty Cathy-pupoj.
  7. 1977 - 1982 Michael O'Hara, advokato.
  8. 1986 - hodiaŭ Frédéric von Anhalt

Elektitaj filmoj

  • A Very Brady Sequel (1996)
  • The Naked Truth (1992)
  • Johann Strauss - La reĝo sen krono (1987)
  • Frankenstein's Great Aunt Tillie (1984)
  • "As the World Turns" (1976) TV Serie
  • Up the Front (1972)
  • Ninotchka (1960) (TV)
  • Contessa azzurra, La (1960)
  • Queen of Outer Space (1958)
  • The Man Who Wouldn't Talk (1958)
  • The Girl in the Kremlin (1957)
  • Death of a Scoundrel (1956)
  • Ball der Nationen (1954)
  • Lili (1953)
  • We're Not Married! (1952)
  • Lovely to Look at (1952)
  • Moulin Rouge (1952)

Eksteraj ligiloj

greke Zsa Zsa Gabor galerio paĝo (angle)