Zsigmond Deézsi
DEÉZSI Zsigmond [de'ĵi] Kádár estis hungara aktoro naskita en 1809, en Dés kaj mortinta la 24-an de februaro 1874 en Győr.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Zsigmond Deézsi forlasis la jurkarieron en 1832, li iĝis baldaŭ bonega aktoro de la provincaj trupoj. Li ricevis invitojn plurfoje al Nacia Teatro de Peŝto. Li estis dramheroo, karakter- kaj patroaktoro. Li studis atenteme siajn rolojn.
Roloj pli gravaj[redakti | redakti fonton]
- Zsigmond (Börnstein: A siklósi leányok);
- Bánk bán, Biberach, Tiborc (Katona J.);
- Lear király (Shakespeare);
- D’Auray marquis (Dumas pli aĝa: Paul Jones);
- Brankovics György (Obernyik K.).
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Magyar Színházművészeti Lexikon