Zsigmond Kemény
KEMÉNY Zsigmond keme:nj, barono: estis hungara verkisto, publicisto, politikisto, ano korespondanta de Hungara Scienca Akademio naskita en Alvinc la 12-an de junio 1814 kaj mortinta en Pusztakamarás la 22-an de decembro 1875.
Enhavo |
Biografio[redakti]
Sian patron Kemény perdis frue kaj la familiaj malpacoj pro la heredaĵo malĝojigis sian infanaĝon. Li lernis unue en Zalatna, de 1823 en Nagyenyed, kie Károly Szász profundigis lian interesiĝon al juro kaj politiko. Siajn jurajn studojn li finis en Marosvásárhely. En 1839–1840 en universitato de Vieno frekventis natursciencajn prelegojn. Reveninte en Transilvanujon translokiĝis en Kluĵon kaj fariĝis unu el redaktoroj de Erdélyi Híradó (1841–1843). Unue li estis adepto de István Széchenyi, de 1846 de József Eötvös kaj centristoj. En 1847 li translokiĝis al Pest kaj iĝis kunlaboranto de Pesti Hírlap. Dum la liberecbatalo en 1848-1849 li estis deputito, sekve konsilanto de ministerio por la internaj aferoj. Li sekvis la registaron al Debrecen kaj Lajos Kossuth al Pest kaj Arad. Post la malvenko de liberecbatalo iom da tempo li kaŝvagadis; fine la aŭstraj aŭtoritatoj internigis en Pest. En 1855 li transprenis la redaktadon de Pesti Napló. Li estis unu el tiuj, kiuj preparis la la kompromison de 1867. Post tiu li ne plu havis politikan rolon. Pro la laboro multa, pro sia materiala situacio kaj pro la politikaj emocioj li malsaniĝis je siaj nervoj; mensmalsaniĝis.
Li estis prezidanto de Societo Kisfaludy de 1866.
Ĉefaj verkoj[redakti]
- Korteskedés és ellenszerei (I–II. Kolozsvár, 1843–44)
- Gyulai Pál (I–V., Pest, 1847);
- Forradalom után (Pest, 1850);
- Még egy szó a forradalom után (Pest, 1851);
- Férj és nő (r., Pest, 1852);
- Ködképek a kedély láthatárán (Pest, 1853;
- Szerelem és hiúság (r., Pest, 1854);
- Szív örvényei (Pest, 1854);
- Özvegy és leánya (r., Pest, 1855);
- Zord idő (I–IV. történeti r., Pest, 1858);
- Rajongók (történeti r., Pest, 1858–59);
- K. Zs. tanulmányai (I–II. kiadta Gyulai Pál Pest, 1870);
- Élet és irodalom (Bp., 1883);
- K. Zs. báró összes művei (sajtó alá rendezte Gyulai Pál, Bp., 1896–1908.)
En Esperanto aperis[redakti]
- en Hungara Antologio, 1983: fragmento el "La fanatikuloj"