Zsigmond Kisfaludi Strobl
Zsigmond KISFALUDI STROBL [ĵigmond kiŝfaludi ŝtrobl], hungare Kisfaludi Strobl Zsigmond estis elstara hungara skulptisto.
Li naskiĝis en la 1-an de julio 1884 en Alsórajk. Li mortis en la 14-an de aŭgusto 1975 en Budapeŝto.
Biografio [redakti]
Li lernis la skulptadon inter 1901-1904 en Budapeŝto. Li konatiĝis kun Alajos Stróbl, poste li lernis unu jaron en Vieno, poste frekventis artan ĉeflernejon en Budapeŝto. Li unue ekspoziciis en 1909. Post 3 jaroj li rondvojaĝis en Eŭropo. Li faris la unuan gravan verkon en 1913. En la 1920-aj jaroj li faris monumentojn pri falintoj de la 1-a mondmilito. Inter 1921-1960 li instruis en la ĉeflernejo. Dum la socialismo li estis ŝatata skulptisto, eĉ Stalino li mendis skulptaĵon. Alia skulptaĵo pri Stalino en Budapeŝto estis detruita en 1956, laŭ opinioj tiu detruo estis la komenco de la revolucio. Li ricevis premion Kossuth en 1950 kaj 1953
Verkoj (selekto) [redakti]
- István Tisza 1926, Debrecen
- Emeriko de Hungario 1930, Budapeŝto
- ĉefverko Libereco sur Monto Gellért, dum la socialismo ĝi estis simbolo de Budapeŝto
- Lajos Kossuth en Placo Kossuth Lajos, 1952
- Lenino 1968 en Kecskemét kaj Szombathely
- diversaj tombejaj skulptaĵoj
Fontoj [redakti]
- Hungara Vikipedio