Zsigmond Rákóczi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsigmond Rákóczi
Persona informo
Naskiĝo 14-an de julio 1622 (1622-07-14)
en Sárospatak
Morto 4-an de februaro 1652 (1652-02-04) (29-jaraĝa)
en Făgăraș
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Dinastio Rákóczi vd
Patro Georgo Rákóczi la 1-a vd
Patrino Suzanna Lorántffy vd
Gefratoj Georgo Rákóczi la 2-a vd
Edz(in)o Henriette Marie of the Palatinate vd
Profesio
Okupo oficiro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

RÁKÓCZI Zsigmond (pro. ra:ko:ci) estis hungara soldato naskita en Sárospatak la 14-an de julio 1622 kaj mortinta en Fogaras la 4-an de februaro 1652.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsigmond Rákóczi estis la pli juna filo de reganto de Transilvanio Georgo Rákóczi la 1-a kaj Zsuzsanna Lorántffy. Li studis en Sárospatak, poste en Gyulafehérvár. De 1643 li estis ĝeneralo de sikuloj. En 1644 li estis komandanto de unu korpuso en militmarŝo kontraŭ Habsburgoj. De 1647 li estis guberniestro de sep departementoj aligitaj al Transilvanio. Li estis tre erudicia homo, patrono malavara de sciencoj kaj lernejoj. Li defendis la puritanojn.

Fonto[redakti | redakti fonton]