Zsigmond Sebők

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsigmond Sebők
Persona informo
Naskonomo Sternfeld Zsigmond
Naskiĝo 22-an de septembro 1861 (1861-09-22)
en Štúrovo
Morto 4-an de junio 1916 (1916-06-04) (54-jaraĝa)
en Terézváros
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
Verkado
Verkoj Q56653840 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zsigmond SEBŐK [ĵigmond ŝebOk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sebők Zsigmond estis hungara ĵurnalisto, verkisto, membro de Societo Kisfaludy, membro de Societo Petőfi.

Zsigmond Sebők naskiĝis la 22-an de septembro 1861 en Hungario, en Párkány (nuntempa Štúrovo en Slovakio). Li mortis la 4-an de junio 1916 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsigmond Sebők devenis el juda familio. Li frekventis mezlernejojn en Esztergom kaj Pest (urbo). Li ne finlernis la universitaton, sed li komencis ĵurnaladi en Budapeŝto en 1882. Post 2 jaroj li iris al Szeged por redakti la lokan ĵurnalon, kie li renkontiĝis kun Lajos Pósa. En 1887 li revenis al Budapeŝto, kie li daŭris la ĵurnaladon. Baldaŭe li partoprenis ankaŭ en redaktadoj de diversaj porinfanaj periodaĵoj.

Li verkis pli, ol 30 porinfanajn librojn. Li kreis figurojn de Dörmögő Dömötör, Róka Miska, Malac Misi, kiuj vivas ankaŭ nuntempe en animoj de la nunaj geinfanoj.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Alakok 1887 - novelaro -
  • Elbeszélések 1893 - novelaro -
  • Kossuth Lajos élete (Vivo de Lajos Kossuth) 1902
  • A doktor úr 1907 - novelaro -

Porinfana verkaro (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Mackó úr utazása és egyéb történetek 1893
  • Tarka mesék 1903 - fabelaro -
  • Dörmögő Dömötör az országban 1912 - porinfana romano -

Fontoj[redakti | redakti fonton]