Zsigmond Várady

El Vikipedio, la libera enciklopedio

VÁRADY Zsigmond (va:radi ĵigmond) estis hungara ĵurnalisto, advokato naskita en Szilágysomlyó la 4-an de januaro 1865 kaj mortinta en Semmering la 17-an de januaro 1913.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Várady post fino de jurstudoj en Nagyvárad malfermis advokatoficejon. Li publikis ĉefartikolojn en gazetoj de Nadjvarado, poste en Pester Lloyd kaj Világ. En 1910 oni elektis lin deputiton en distrikto Bihar. Kvankam li apartenis al registarpartio, li luktis por sekularigo de eklezia havaĵo kaj por la enkonduko de la ĝenerala elektorajto. En 1913 li alfrontis sian partion rilate de elektorajto. Li sinmortigis.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A hősök alkonya (Nagyvárad, 1905);
  • Martinovics Ignácz (Bp., 1909).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]