Zsolt K. Lengyel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

K. LENGYEL Zsolt [pr. lendjel] estas rumanuja hungara historiisto naskiĝinta en Kluĵo la 23-an de novembro 1960. Li vivas en Munkeno (Germanujo).

Kariero

K Lengyel finis la Ruprecht-Karl-universitaton de Heidelberg en 1982 kaj li doktoriĝis en 1992 per disertacio titolita Auf der Suche nach dem Kompromiß. Ursprünge und Gestalten des frühen Transsilvanismus 1918–1928 (München: Verlag Ungarisches Institut 1993, 470 p.). Lia laborloko estas la Ungarisches Institut /Hungara Instituto/ en Munkeno. La esplorkampo lia estas historio de Hungarujo, Transsilvanujo kaj Rumanujo kun pezocentro de soci- kaj kulturhistorio.

Fonto