Zsombó

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zsombó [ĵombO] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono de Szeged, en Distrikto Mórahalom. La nomo signifas marĉejon.

Blazono de Zsombó

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Zsombó situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Szeged troviĝas 17, Mórahalom 19, Budapeŝto 163 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko. La nomo unuafoje aperas en 1742 en formo Forro Somboja. Post la turkoj la senhoma regiono apartenis al Kiskundorozsma ĝis 1949. Tiam naskiĝis la memstara Zsombó. Pli frue en 1923 alvenis handikapuloj de la mondomilito. Katolika preĝejo omaĝe al Beata Damo konstruiĝis en 1927.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, kuracejo, apoteko.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • novromanika katolika preĝejo de 1927
  • ĉardo, laŭ la onidiro ofte estis tie bandito Aleksandro Rózsa