Zsuzsa Csergő

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Zsuzsa Csergő
Persona informo
Naskiĝo 17-an de novembro 1964 (1964-11-17) (59-jaraĝa)
Lingvoj angla
Okupo
Okupo politikologo • universitata instruisto
vdr

CSERGŐ Zsuzsa (ĉergoe:) estas rumanuja hungardevena usona universitata asistantino pri politikaj sciencoj naskita en Miercurea Ciuc la 17-an de novembro 1964.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsuzsa Csergő finis la mezlernejon en sia naskiĝurbo kaj poste ŝi studis en la Universitato Babeş-Bolyai en Kluĵo, kie ŝi akiris diplomon pri la hungara lingvo kaj literaturo, resp. pri la latina lingvo. En Usono ŝi studis en la Universitato Johns Hopkins. Ŝi doktoriĝis en 2000 en la Universitato George Washington. Ŝia disertacio kun titolo "The Politics of Language and Institutional Legitimacy in Romania and Slovakia" estis kandidatigita por la plej bona disertacio en kampo de kompara politika scienco (American Political Science Association's Almond Award). Kiel espoloristino ŝi fokusas al la problemo de la lingva diverseco kaj konflikto en Orient-Eŭropo post la falo de komunismaj reĝimoj.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Talk of the Nation: Language and Conflict in Romania and Slovakia (Cornell University Press, 2007)
  • "Nationalist Strategies and European Integration," Perspectives on Politics, vol. 2 no.1 (March 2004), pp. 21-37, with James M. Goldgeier
  • "National Strategies and the Uses of Dichotomy," Regio: A Review of Studies on Minorities, Politics, and Society, 2003
  • "Beyond Ethnic Division: Majority-Minority Debate about the Post-Communist State in Romania and Slovakia," East European Politics and Societies, vol. 16 no. 1 (Winter 2001)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]