Zsuzsa N. Gáspár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Zsuzsa N. Gáspár
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1912 (1912-03-12)
en Târnăveni
Morto 29-an de aprilo 1965 (1965-04-29) (53-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj rumanahungara
Ŝtataneco RumanioHungario
Okupo
Okupo kemiisto
vdr

N. GÁSPÁR Zsuzsa (pro. ga:ŝpa:r), edzino de Gáspár Németh estis hungara kemiistino naskita en Dicsőszentmárton la 12-an de marto 1912 kaj mortinta en Budapeŝto la 29-an de aprilo 1965.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsuzsa N. Gáspár studis en Segedo, Debreceno kaj Budapeŝto kaj de 1933 ĝis 1945 ŝi laboris en la Universitato Pázmány Péter de Budapeŝto. De 1945 ŝi estis adjunktino de la Esplorinsituto Biologia de Tihany. En 1947 ŝi akiris la doktortitolon pri agrikulturo. De 1949 ŝi profesoris en Segedo. Ŝia ĉefa esplorkampo estis la bestkuracista biokemio, precipe la metabolo, cirkulado de sango, la biokemiaj problemoj de senfekundeco de dombestoj.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Biokémia (Bp., 1965)

Fonto[redakti | redakti fonton]