Zsuzsa Roșca Bonczos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsuzsa Roșca Bonczos
Persona informo
Naskonomo Boncsos Zsuzsa
Naskiĝo 9-an de majo 1943 (1943-05-09)
en Salonta
Morto 14-an de oktobro 2020 (2020-10-14) (77-jaraĝa)
Ŝtataneco HungarioRumanio
Okupo
Okupo psikologo • psikoterapiisto • instruisto • verkisto de nefikcio
vdr

Zsuzsa ROȘCA BONCZOS [ĵuĵa roŝka boncoŝ] rumania hungara psikologino, psikoterapiistino, psikodrama trejnistino, kontrolistino, verkistino, instruistino. Ŝi naskiĝis en Nagyszalonta la 9-an de majo 1943, kaj mortis la 14-an de oktobro 2020.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Zsuzsa Roşca Bonczos diplomitiĝis pri filozofio en UBB de Kluĵo (1965). Ŝi laboris en Kluĵo kiel kulturdomestro, mezlerneja instruisto, inter 1971-1979 kiel lernejpsikologo. Ŝi partoprenis en la esploradojn iniciitajn de psikologia fakultato de la universitato kaj Pedagogia Esplorinstituto, kies rezultojn ŝi de 1971 notadis en taglibro, el kiu aperis pli ol cent fragmentoj en revuoj Dolgozó Nő, (Családi Tükör), A Hét kaj en TETT.

Fonto[redakti | redakti fonton]