Zuŭara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Zuara)
Zuŭara
urbo
Oficiala nomo: arabe زوارة
Ŝtato Libio Libio
Distrikto An Nukat Al Ĥams
Maro Mediteraneo
Koordinatoj 32° 56′ 0″ N 12° 05′ 0″ O / 32.93333 °N, 12.08333 °O / 32.93333; 12.08333 (mapo)
Loĝantaro 45 000
Horzono UTC+02:00
Situo de Zuŭara en Libio
Situo de Zuŭara en Libio
Situo de Zuŭara en Libio
Vikimedia Komunejo: Zuwara

Zuŭara (arabe: زوارة; tamaziĥte: ⵜⴰⵎⵓⵔⵜ ⵏ ⵡⴰⵜ ⵡⵉⵍⵍⵓⵍ (Tamurt n Wat Willul)), estas havenurbo en nordokcidento de Libio, kun ĉ. 45 000 loĝantoj. La urbo situas 108 km okcidente de Tripolo kaj 60 km de la tunizia-libia limo. Ĝi estas administra centro de la distrikto An Nukat Al Ĥams.

La loĝantaro konsistas ĉefe el ibadioj, branĉo de la islamo. La loĝantaro ĉefe parolas la zenatian lingvon, unu el la berberaj lingvoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbon unuafoje menciis Leo Africanus. En kataluna vellibro aperas ĝi kiel Punta dar Zoyara en 1375.

Ekonomio kaj trafiko[redakti | redakti fonton]

Zuara estis iam la ĉefa stacio de la fervoja linio el Tripolo. La arte konstruita haveno de la urbo ofertas konvenan protekton por la motorizitaj fiŝkaptaj ŝipoj. La greno, daktilo, kaj esparta ligeo estas lokaj produktaĵoj.