Zufre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Zufre
Flago

Blazono

Administrado
Lando Hispanio
Regiono Andaluzio
Provinco Onubo
Urbestro Juan Bautista Prat Agramont (PSOE)
Retpaĝaro []
Demografio
Loĝantaro 973  (2009)
Geografio
Areo 341
Map of Zufre (Huelva).png
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

Zufre estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio. La urbo kies toponimo devenas el la araba vorto "Sufre" (imposto), posedas la klasikan dezajnon de la malnovaj islamaj urboj. El ĝia arta heredaĵo elstaras urbodomo de 1570.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas zufreñosmoclinos. La censita populacio en 2009 estis de 973 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,85 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Zufre estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Sierra de Aracena en la okcidenta parto de Sierra Morena kaj nordokcidento de la provinco de Onubo, je altitudo de 450 m; je 131 km el Onubo, provinca ĉefurbo kaj ene de la Natura Parko de la Sierra de Aracena kaj Picos de Aroche. La areo de ties teritorio estas de 341 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 50' N, 6º 20' Ok.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1594 Zufre formis parton de la Regno de Sevilo en la Sierra de Arroche kaj havis 314 impostopagantojn.[1]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de la Purísima Concepción
  • Urbodomo
  • Parko-rigardejo konata kiel "El Paseo" (Promenejo)
  • La ermitejo de Santa Zita
  • La Ermitejo de Ntra. Sra. del Puerto
  • Humilejo de Sankta Sebastjano
  • Nombraj antikvaj fontoj
  • Publikaj lavejoj
  • Senjordomoj
  • Trinkejo de Benito
Preĝejo de la Purísima Concepción.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Libro de los Millones: Censo de populacio de la provincoj kaj jurisdikcioj de la Regno de Kastilio en la 16a jarcento

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Zufre - Sistemo de Informaro de Andaluzio