Zugerland Verkehrsbetriebe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zugerland Verkehrsbetriebe
emblemo
transporta firmao
Komenco 1912 vd
Lando(j) Svislando vd
Sidejo Zugo
Membro de Public Transport Union vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo akcia kompanio laŭ svisa juro
vdr

Zugerland Verkehrsbetriebe (mallongigo ZVB, en Esperanto Zuglandaj Trafikentreprenoj) estas trafikentrepreno, kiu respondecas por la linibustrafiko en Kantono Zugo. La sidejo de la entrepreno estas la urbo Zugo. Al la veturilaro apartenas dizelbusoj kaj personpostveturiloj.

Linibuso de Zugerland Verkehrsbetriebe

Historio[redakti | redakti fonton]

De poŝtkaleŝo al aŭtobuso[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1852 ekfunkciis la unua poŝtkaleŝolinio inter Zugo kaj Oberägeri. En aŭtusto 1904 estis kreita la Aktiengesellschaft für Automobilverkehr im Kanton Zug (en Esperanto Acisocieto por la aŭtomobiltrafiko en Kantono Zugo), kiu ofertis aŭtobuslinion de Zugo tra Hinterburg al Menzingen ZG. En oktobro de la sama jaro tiu entrepreno ankaŭ ekofertis aŭtobuslinion al la Ägerivalo, kiu transprenis la 1-an de novembro ankaŭ la poŝtkaleŝlinion.

La epoko de la elektra tramo[redakti | redakti fonton]

La 9-an de septembro 1913 la nove fondita entrepreno Elektrische Strassenbahnen im Kanton Zug (en Esperanto Elektraj tramoj en Kantono Zugo) malfermis la tramliniojn Zugo-Oberägeri, Zugo-Baar-Thalacker kaj Nidfurren–Menzingen. Tiu entrepreno fariĝis la bazo de la hodiaŭa firmao.

Dizelbusentrepreno[redakti | redakti fonton]

La 1-an de novembro 1951 la entrepreno ŝanĝis sian nomon al Zugerland Verkehrsbetriebe por reflekti la transformon de la tramlinioj al la tiam pli modernaj buslinioj. La 21-an de majo 1955 oni anstataŭis la lastan de la iamaj tramlinioj per buso, kaj ek de tiam la entrepreno estas pura busentrepreno.

La nova epoko de la kombinita trafiko[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2004 estis malfermitaj la Stadtbahn Zug (en Esperanto Urba Fervojo de Zugo) kaj la horaro de la busoj de Zugerland Verkehrsbetriebe estis adaptita al la horaro de la du novaj fervojlinioj kaj densigita. Tio kaŭzis grandan kreskon de la pasaĝerciferoj.

La jura formo de la entrepreno[redakti | redakti fonton]

Zugerlandverkehrsbetriebe estas akcia kompanio laŭ la svisa obligacia leĝaro. La administra konsilio konsistas el 6 membroj, de kiuj tri estas elektitaj de la registara konsilio de Kantono Zugo, 2 de la komunumoj kaj 1 de la ĝenerala asembleo.

La nomvaloro de la akcia kapitalo estas CHF 9 600 000.- kiuj dividiĝas al 19 200 neregistritaj akcioj. Ĉefakciposedanto estas Kantono Zugo, kiu posedas 49,5% de la akcioj, la partoprenantaj komunumoj posedas 42,5% de la akcioj kaj la Svisa Konfederacio 5%. La restaĵo de 3% de la akcioj estas en privata posedo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]