Zulejĥan Bagalova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zulejĥan Bagalova
Persona informo
Naskiĝo la  2-an de junio 1945(nun 1945-06-02) (78‑jara)
en Setlejo Kara-Balta
SSR Kirgizio, USSR
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco SovetunioRusio vd
Alma mater Rusa Akademio de Teatraj Artoj vd
Profesio
Okupo aktoro • teatra aktoro vd
Aktiva dum 19611997
Aktorado
Fama rolo Sovdat en samnoma spektaklo
Pluaj premioj Insigno de Honoro (1971)
Veterano de laboro (1984)
Honora Artisto de RSFSR (1991)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zulejĥan BAGALOVA (cirile : Зулейхан Мутушевна Багалова) naskiĝinta la 2-an de junio 1945, estas populara ĉeĉena aktorino kaj publika figuro. Ŝi estas Popola aktorino de Ĉeĉena-Inguŝa ASSR (1981), Honora aktorino de RSFSR (1991).

Ŝi naskiĝis la 2-an de junio 1945 en vilaĝo Kara-Balta SSR Kirgizio.

En 1961 ŝi komencis labori en Ĉeĉena ŝtata drama Teatro. Ŝi ludis gravan rolon en multaj spektakloj: «La Montulino» (Aset), «La malsanulo pro imago» (Toinette), «Ruzaĵo kaj amoro», «Beŝto» (Busana), «Sovdat kaj Daud» (Sovdat), «Petimat» (Petimat), «Boĵ-Ali» (Zulaj), «Senmortuloj» (Kometa), «La Cido» kaj multaj aliaj.

Socia aktiveco[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis trifoje elektita deputiton de urba soveto de Grozno kaj Supera Soveto de Ĉeĉena-Inguŝa ASSR.

En 1997 ŝi kreis Centron por integritaj esplorado kaj promocio de ĉeĉena kulturo «Lam». La Centro realigis plurajn projektojn en ĵurnalismo, edukado kaj aliaj. Estis organizitaj pluraj fotoekspozicioj en Grozno kaj Moskvo («Promenadoj en Grozno» kaj aliaj). Ankaŭ estis kreitaj iuj dokumentaj filmoj («Tradiciaj ĉeĉenaj kantoj», «Tura arkitekturo de Ĉeĉenio», pri vivo de loĝantoj de Grozno en 1990).

Ŝiaj agadoj estas direktitaj por konservo de kultura bazo de ĉeĉena socio kaj evoluo de socia progreso.

Premioj[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis premiita per medaloj «100 jaroj de Lenin», «60 jaroj de USSR», «60 jaroj de Ĉeĉena-Inguŝa ASSR», «Veterano de laboro» (1984).

La 14-an de novembro 2000 ŝi estis premiita per speciala diplomo «Tutmonda movado por demokratio» en San-Paŭlo (Brazilo) por aktiva protekto de la homaj rajtoj.

En 2005 ŝi estis inkludita en projekto «Mil virinoj de la Mondo» kiel kandidato por Nobel-premio pri paco.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]