Zululando
El Vikipedio
Zululando (zulue KwaZulu [kŭazulu]) estis teritorio en Sud-Afriko dum la apartismo. Tie la zuluoj loĝis aparte de la blankaj loĝantoj de la apuda regiono Natalo. Post la forigo de apartismo en Sud-Afriko, Zululando kuniĝis kun Natalo formante la novan regionon KwaZulu-Natal.

