Zum Arabischen Coffe Baum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Zum arabischen Coffee-Baum)
Zum Arabischen Coffe Baum
kafejo
Lando Germanio vd
Situo
Geografia situo 51° 20′ 28″ N, 12° 22′ 22″ O (mapo)51.341112.3729Koordinatoj: 51° 20′ 28″ N, 12° 22′ 22″ O (mapo)
Zum Arabischen Coffe Baum (Germanio)
Zum Arabischen Coffe Baum (Germanio)
DEC
Zum Arabischen Coffe Baum
Zum Arabischen Coffe Baum
Situo de Zum Arabischen Coffe Baum
Map
Zum Arabischen Coffe Baum
Retejo http://www.stadtgeschichtliches-museum-leipzig.de/site_english/coffebaum/index.php
vdr
Stato en 1964

La lepsika kafejo Zum Arabischen Coffe Baum estas kultur- kaj arthistoria konstrumonumento (unuafoje menciita en 1556) kaj apartenas – krom Café Procope en Parizo – al la plej malnovaj kafejoj de Eŭropo. Ekde 1711 pruveble estas servata kafo. Multaj elstaruloj vizitas regule la ejon, ekz. ekde la jaro 1833 Robert Schumann kaj pluaj muzikkolegoj renkontiĝis ĉe kutimtablo en „Coffe Baum“.

Nuna uzado[redakti | redakti fonton]

Disdonite sur pluraj etaĝoj en la domo troviĝas nuntempe restoracio kaj pluraj kafejoĉambroj. Krom al la gastronomio la domo servas kiel muzeo. Kiel parto de la Urbhistoria Muzeo je Lepsiko ĝi montras ekspozicion pri la historio de la kafo en Lepsiko. En 16 ĉambroj la muzeo prezentas eksponaĵojn el 300 jaroj de saksa kafekultura historio, ekz. kafomuelilojn, kafeporcelanon el Meissen, kafotasojn, rostilojn kaj kafepreparilojn.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Eksterkutima domosigno el la jaro 1720 donis al la domo ĝian nomon „Zum Arabischen Coffe Baum“ (Ĉe la araba kafoarbo): La baroka skulpturaĵo montras orientalulon, kiu donas al putto pladeton da kafo. Tiel ĝi simboligas la historion de kafo kiel kulturdonaco de la orientumo al la okcidentumo.

Famaj gastoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]