Zumholz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Zumholz FR)
Zumholz
Blazono de Zumholz
Blazono de Zumholz
Blazono de Zumholz
Zumholz
Zumholz
Zumholz
former municipality of Switzerland
Kantono Friburgo
Distrikto Sinĝino
Koordinatoj  46° 45′ 14″ N 7° 17′ 31″ O / 46.75389 °N, 7.29194 °O / 46.75389; 7.29194 (mapo)Koordinatoj: 46° 45′ 14″ N 7° 17′ 31″ O / 46.75389 °N, 7.29194 °O / 46.75389; 7.29194 (mapo)
Areo 1,89 km²
Alteco 867 m super marnivelo
Poŝtkodo 1719
Komunumkodo 2310
Mapo de Zumholz
Mapo de Zumholz
Mapo de Zumholz
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Zumholz estas komunumo en la distrikto Sinĝino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 421 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Zumholz situas ĉe la norda marĝeno de la Friburgaj Antaŭalpoj okcidente de la rivero Sinĝino, kiu formas ĝia orientan limon. La komunumo konsistas el la vilaĝo Zumholz, la vilaĝetoj Brand kaj Speisematt, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,89 km², de kiuj 17,8% estas kovritaj de arbaro, 71,2% servas por agrikulturo kaj 7,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Zumholz limas en nordo al Alterswil, en oriento al Guggisberg, en sudoriento al Plaffeien, en sudokcidento al Oberschrot, kaj en okcidento al Brünisried.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 177 de Tafers al Plaffeien. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 troviĝas en Düdingen proksimume 10 kilometrojn nordokcidente de la komunumo. Per la buslinio de Friburgo tra Tafers al Plaffeien kaj la lago Schwarzsee la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum mezepoko Zumholf apartenis al la Senjorujo Plaffeien, kiu en la jaro 1442 fariĝis havaĵo de la urba ŝtato Friburgo. Zumholz dokumente menciiĝis la unuan fojon en la jaro 1705. En la jaro 1832 Zumholz konstituiĝis kiel aparta komunumo en la Germana distrikto de Friburgo. Surbaze de la nova konstitucio de 1848 ĝi estis atribuita al la nove kreita distrikto Sinĝino.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]