Zundert
El Vikipedio
Zundert (
aŭskultu ) estas komunummo de Nederlando, en la provinco de Nord-Brabanto ĉe la landlimo al Belgujo. Loĝas 21.084 loĝantoj sur areo de 119,84 km² (2006). Zundert situas ĉe la vojo de Breda al Antverpeno kaj konsistas el la kvartaloj Zundert, Achtmaal, Klein-Zundert, Rijsbergen kaj Wernhout.
La komunumo famas ĉefe kiel naskiĝloko de la pentristo Vincent van Gogh.
Famuloj [redakti]
Naskiĝintoj en la urbo
- Vincent van Gogh (1853-1890), nederlanda pentristo
- Theodorus (Theo) van Gogh (1857-1891), artkomercisto kaj kolektisto, juna frato de Vincent van Gogh