Sent

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Zuort)
Sent
Blazono de Sent
Sent-Plaz
former municipality of Switzerland • vilaĝokvartalo
Kantono Grizono
Distrikto Inn/En
Komunumaro Suot Tasna
Koordinatoj  46° 49′ 0″ N 10° 20′ 0″ O / 46.81667 °N, 10.33333 °O / 46.81667; 10.33333 (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ 0″ N 10° 20′ 0″ O / 46.81667 °N, 10.33333 °O / 46.81667; 10.33333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 877
Areo 111,61 km²
Alteco 1440 m super marnivelo
Poŝtkodo 7554
Komunumkodo 3763
Mapo de Sent

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Sent estas komunumo de la komunumaro Suot Tasna kaj la distrikto Inn/En en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 877 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Sent situas en Suba Engadino ambaŭflanke de la rivero Eno. La kernvilaĝo Sent situas sur suna teraso alte super la valfundo de Eno. Al la komunumo apartenas krom la kernvilaĝo la frakcioj Sur En, Crusch, Sinestra kaj Zuort.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Sent limas en nordo al Ischg (Vorarlbergo, Aŭstrio), en oriento al Ramosch, en sudoriento al Curon Venosta (Italio), en sudo al Malles Venosta (Italio), en okcidento al Scuol, en nordokcidento al Ftan, kaj en nordnordokcidento al eksklavo de Ramosch.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Sent pasas la kantona ĉefvojo n-ro 27 de Malojopasejo tra Engadino laŭlonge de Eno al Aŭstrio. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio al la stacidomo Scuol-Tarasp.[1]

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa lingvo en Sent estas la romanĉa, kiun parolis meze de la lasta jarcento ankoraŭ pli ol 90% de la loĝantaro. En la lastaj jaroj la nombro de germanlingvanoj konsiderinde kreskis pro almigrado, tamen ankoraŭ nun Sent estas plej parte romanĉlingva. Okaze de la popolnombrado de 1980 80,60% de la loĝantoj indikis la romanĉan kiel ĉeflingvo, dum 12,79% estis germanlingvanoj kaj 4,6% itallingvanoj. En la jaro 2000 68,32% estis romanĉlingvanoj, dum 26,82% estis germanlingvanoj kaj ankoraŭ 1,73% itallingvanoj. La nombro absoluta de romanĉlingvanoj en Sent inter 1980 kaj 2000 tamen kreskis, sed la kresko de germanlingvanoj pro almigro pro kreitaj laborlokoj en turismo estis pli granda.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Sent datiĝas el la jaro 930 kiel vicus Sindes. Dum la Tirola Milito en la jaro 1499 aŭstria armeo brulrabis la vilaĝon. La paroĥo Sent, al kiu ĝis la jaro 1616 ankaŭ apartenis la hodiaŭa aŭstria komunumo Ischgl, en la jaro 1576 aliĝis al la reformacio. En la jaro 1652 la loĝantoj de Sent sin liberaĉetis de Aŭstrio kaj fariĝis ĝis la administracia reformo de 1851 parto de la tribunalkomunumo Suot Tasna. [2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]