Zuoz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Zuoz
Blazono de Zuoz
Zuoz
Kantono Grizono
Distrikto Malojo
Komunumaro Supra Engadino
Koordinatoj  46°36′0″N 9°57′40″O  /  46.6°N, 9.96111°O / 46.6; 9.96111 (Zuoz)Koordinatoj: 46°36′0″N 9°57′40″O  /  46.6°N, 9.96111°O / 46.6; 9.96111 (Zuoz)
Nombro de enloĝantoj 1323
Areo 65.79 km²
Alteco 1716 m super marnivelo
Poŝtkodo 7524
Komunumkodo 3791
Mapo de Zuoz

Zuoz estas komunumo de la komunumaro Supra Engadino kaj la distrikto Malojo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1323 loĝantojn la 31-an de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Zuoz situas en Supra Engadino ĉe la bordo de la rivero Eno. En okcidento apartenas al la komunumo eksklavo, kiu per Madulain estas disigita de la cetera komunuma teritorio.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Zuoz limas en nordo kaj nordoriento al S-chanf, en oriento al Livigno (Italio), en sudo al Pontresina, en sudsudokcidento al eksklavo de Madulain, en sudokcidento al La Punt-Chamues-ch, en okcidentosudokcidento al Madulain, en okcidento al La Punt-Chamues-ch, kaj en nordokcidento al Bergün/Bravuogn.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Zuoz pasas la kantona ĉefvojo n-ro 27 de Samedan al Tirolo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de Retia Fervojo de Sankta Maŭrico al Scuol-Tarasp.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Dum malfrua mezepoko Zuoz estis la kultura centro de la putera dialekto de la romanĉa lingvo. Ankoraŭ en la jaro 1880 85% de la loĝantaro parolis la romanĉan. Ekde tiam kreskis la influo de la germana lingvo. Dum la popolnombrado de la jaro 1980 38,87% de la loĝantaro parolis la romanĉan, 38,53% la germanan kaj 15,43% la italan. Intertempe la romanĉa lingvo perdis la plimulton. En la jaro 2000 53,22% parolis la germanan, 25,79% la romanĉan kaj 9,83% la italan.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Zuoz datiĝas el la jaro 840 kiel Zuzes. Zuoz estis la historia ĉefloko de la Supera Tribunalo Supra Engadino. En la jaro 1244 la koira episkopo Volkart nomumis Andreas Planta kancelieron de Supra Engadino, kio estis la komenco de la ĉefrolo de familio de Planta en Supra Engadino. En la jaro 1438 diferencoj inter Zuoz kaj Samedan kondukis la divido de la tribunalkomunumo Supra Engadino al Sur Funtauna Merla kaj Suot Funtauna Merla. Ĉi-lasta kongruas kun la teritorio de la regiono La Plaiv, kies centro Zuoz estas. En la jaro 1492 la koira episkopo vendis siajn interezorajtojn al la komunumo Supra Engadino kaj en la jaro 1526 li perdis laŭ la traktato de Ilanz sian suverencon. Dum la Ŝvaba Milito de 1499 la loĝantoj de Zuoz bruligis mem sian urbosimilan setlejon por devigi la malamikojn al retiriĝo. En la jaro 1518 S-chanf disiĝis de Zuoz kiaj fariĝis aparta vilaĝo. Sekvis en 1528 La Punt-Chamues-ch kaj en 1534 Madulain, kiuj ankaŭ disiĝis de Zuoz. En la jaro 1554 Zuoz aliĝis al la reformacio. Pro la konkero de Valtelino Zuoz en la 16-a jarcento fariĝis grava regiona centro kiaj travivis sian florepokon. Fondiĝis latinlernejo kaj estiĝis unua romanĉa skribolingvo.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Constant Wieser: Zuoz en Historia Leksikono de Svislando (2002-10-01)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]