Zurika Trafik-Unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Emblemo de la Zurika Trafik-Unio sur vagono de regiona trajno

La entrepreno[redakti | redakti fonton]

La Zurika Trafik-Unio' (germane: Zürcher Verkehrsverbund, mallongigo ZVV) estas unio de ĉiuj privataj kaj ŝtataj publikaj trafik-entreprenoj en la Kantono Zuriko kaj kelkaj limaj lokoj.

Jura strukturo[redakti | redakti fonton]

La Zurika Trafik-Unio estas tegmentsocieto de publika juro, kiu konsistas el entute 44 sendependaj entreprenoj (inter ili la Svisaj Federaciaj Fervojoj, la Zurikaj Trafikentreprenoj, la PoŝtAŭto Svislando AK, THURBO AG, la Zuriklaga Ŝiptrafiksocieto kaj multaj lokaj trafikentreprenoj.

Subtera trajnhaltejo sub la ĉefstacidomo de Zuriko

Tarif-Unio[redakti | redakti fonton]

La plej grava trajto de la Zurika Trafik-Unio estas tarif-unio, kiu ebligas, ke oni per sama bileto povas utiligi ĉiujn trafikilojn en la teritorioj, por kiuj oni akiris la bileton.

Historio kaj funkciprincipo[redakti | redakti fonton]

Fondo[redakti | redakti fonton]

La Zurika Trafik-Unio estis fondita en la jaro 1990 per la inaŭguro de la nova regiona trajnreto de la kantono kaj urbo de Zuriko. Koro de tiu nova reto, kiu baziĝis sur la jam ekzistinta kaj densa trafikreto, estas la tuneloj inter la Ĉefstacidomo Zuriko al Zuriko-Stadelhofen kaj de tie al Zuriko-Stettbach kaj la subtera stacidomo sub la Flughaveno Zuriko unuflanke kaj la tramtunelo de Milchbuck al Schwamendingen aliflanke. (Por la tramtunelo oni utiligis la tunelon, kiu estis en la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento konstruita por metroo, kiun oni poste ne povis malfermi, ĉar la popolo en publika baloto malakceptis tiutempe la konstruadon de metroo. Tiel Zuriko hodiaŭ nun havas subteran tramon anstataŭ metroon.)

Kadenco-horaro[redakti | redakti fonton]

Samtempe kun la inaŭguro de la Zurika Trafik-Unio oni enkondukis en tuta Svislando la kadenco-horaron. Tio estis granda revolucio, kiun elpensis en la 1980-aj jaroj du svisaj fervojistoj. En la tradiciaj horaroj, ĉiu trafik- kaj transportentrepreno havis siajn proprajn horarojn kaj tiujn oni adaptis al la frekvencoj, do kutime estis multaj trajnoj kaj busoj frumatene, tagmeze kaj je la laborfinhoroj, dum je aliaj horoj ofte estas grandaj truoj en la horaroj. Per la principo de la kadenchoraro oni nun atentis, ke trajnoj kaj busoj veturu en absolute regulaj intervaloj. Unue oni ofertis horajn intervalojn, sed intertempe praktike ĉie sur la teritorio de la Zurika Trafik-Unio trajnoj veturas duonhore, je gravaj linioj eĉ kvaronhore. La tramoj kaj busoj en la urbo Zuriko mem veturas eĉ en tre densaj intervaloj, tiel ke inter certaj lokoj vi havas tramon praktike en minuta kadenco. Kaj ankaŭ inter la ĉefstacidomo kaj Zuriko-Altstetten, Zuriko-Oerlikon kaj Zuriko-Stadelhofen estas trajnoj praktike ĉiujn kvin minutojn. Intertempe de vendredo al dimanĉo la trajnoj kaj busoj de la Zurika Trafik-Unio veturas la tutan nokton kaj oni devas krompagi post nokto-mezo nur modestan 5-frankan nokto-bileton.

Unu bileto por ĉiuj trafikiloj[redakti | redakti fonton]

La dua principo estas: Unu bileto por ĉiuj trafikiloj! Tio signifas, ke vi aĉetante unu solan bileton povas veturi de punkto A ĝis punkto B, sendepende de tio, kiun trafikilon vi utiligas. Vi do povas veturi de la ĉefstacidomo per ŝipo sur la Limato al la Lago de Zuriko, tiam preni tramon al Selnaŭ, de tie per trajno veturi al Langnaŭ ĉe Albis, per aertelefero suprenveturi sur Felsenegg sur la montoĉeno de Albis, promenadi sur Uetliberg kaj de tie per trajno denove malsuprenveturi al la ĉefstacidomo, pagante per tago-karto malpli ol 10 svisajn frankojn, se vi posedas duontarifabonon.

Historio de sukceso[redakti | redakti fonton]

En la 1980-aj jaroj la fervojoj kaj publikaj trafikentreprenoj en Svislando havis, kiel ĉie en okcidenta Eŭropo, gigantajn deficitojn. Dum en multaj landoj oni reagis al tio fermante trajn- kaj tramliniojn kaj investante nur ankoraŭ en la grandajn interurbajn ligojn, kiuj plej bonan profiton donis, oni en Svislando per kuraĝa decido planis tute male investi en la regionan kaj lokan trafikon. Anstataŭ fermi malprofitajn trajnliniojn oni decidis plibonigi la transportoferton, enkonduki regulan horaron esperante, ke tiam la homoj pretas rezigni pri sia aŭtomobilo, kaj tiel subite fari profitojn. La kuraĝo indis: Hodiaŭ en kantono Zuriko pli ol 70 % de la person-transportoj okazas per publika trafiko, tio estas monda rekordo. Kaj la deficitoj ŝrumpis kaj nuntempe la trafikentreprenoj laboras en Svislando profitodone, dum ekzemple en Germanio la publika trafiko malgraŭ pli altaj biletprezoj kaŭzas regule grandajn deficitojn! Kaj la investoj en la trafikreto en Zuriko pludaŭras. En la Glattvalo oni nun konstruas tri novajn tramliniojn, kiuj konektos estonte la antaŭ-urbojn de Zuriko kiel Kloten, Opfikon-Glattbrugg, Dietlikon, Wangen-Brüttisellen kaj Dübendorf kun la tramreto de Zuriko.

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]