Zutendaal
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 8 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| Mapo de la municipoj en la provinco |
|---|
![]() |
| Bazaj informoj |
| provinco: Limburgo |
| geografia situo: 50°55’N; 5°34’E Mapo |
| areo: 32,07 km² |
| loĝantoj: 6.877 (2004-07-01) |
| loĝdenso: 214 loĝantoj/km² |
| horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) |
| poŝtkodo: 3690 |
Zutendaal (nederlande:[ZYT'nda:l]) estas municipo en Belgio. Ĝi troviĝas inter Genk kaj Lanaken.
Zutendaal estas la plej verda municipo de nederlandlingva belgio. Ĝia areo situas grandparte en la nacia parko Hoge Kempen. Unu el la enirejoj al tiu parko estas la centro pri insektoj kaj fekundigo perabela "De Lieteberg". Tie eblas informpeti pri abeloj kaj insektoj. Ankaŭ estas papilia ĝardeno kun enlandaj papilioj kaj speciala promenvojeto: la nudpieda pado.
Esperanto en Zutendaal[redakti]
En la aŭtuno de la jaro 2005 okazis 3-taga renkontiĝo, organizita de Flandra Esperantista Junulara Asocio kun la nomo PSKK (PostSomera Klaĉ-Kunveno). La gazeto Het Belang van Limburg raportis favore pri la renkontiĝo la 24-an de oktobro.
Eksteraj ligiloj[redakti]
Oficiala retejo de la municipo (nederlande)
|
|||||||||||||


