Zuzanna Ćwiklińska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Zuzanna Ćwiklińska
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1910 (1910-11-30)
Morto 24-an de januaro 2000 (2000-01-24) (89-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Zuzanna ĆWIKLIŃSKA (naskiĝis en 1911 en Stryj, mortis la 24-an de januaro 2000 en Krakovo) — pola juristino, laborinspektoro, esperantistino.

En 1934 finis juron en Jagelona Universitato. Apartenis al Asocio de Armita Batalado.

Membrino de Krakova Esperanto-klubo kaj de Pola E-Delegitaro, partoprenantino de UK 1931, kunlaborantino de "Pola Esperantisto", aktivulino de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, distingita per la Ordeno Polonia Restituta.

Ŝi multflanke kaj diversfunkcie aktivis en Krakovo ekde 1931. Ŝi instruis la lingvon kaj konstante kunlaboris kun "Pola Esperantisto". En 1941 ŝi kun siaj gefratoj Stanislawa kaj Władysław estis arestita pro kontraŭnazia kaj por-Esperanta agado, malliberigita en la koncentrejo Ravensbrück; la fratinoj lastmomente saviĝis pro la liberigo de la koncentrejo Ravensbrück, sed Władysław estis mortpafita en Aŭŝvico.