Zuzwil SG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg - La mallongigo SG en Zuzwil SG staras por la svisa Kantono Sankt-Galo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Zuzwil.

Zuzwil
Blazono de Zuzwil
Balzono de Zuzwil
Preĝejo de Zuzwil
Preĝejo de Zuzwil
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Wil
Koordinatoj  47°28′12″N 9°6′47″O  /  47.47°N, 9.11306°O / 47.47; 9.11306 (Zuzwil SG)Koordinatoj: 47°28′12″N 9°6′47″O  /  47.47°N, 9.11306°O / 47.47; 9.11306 (Zuzwil SG)
Nombro de enloĝantoj 4465
Areo 8,96 km²
Alteco 550 m super marnivelo
Poŝtkodo 9524
Komunumkodo 3426
Mapo de Zuzwil  priskribo de mapo=Mapo de Zuzwil

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Zuzwil estas komunumo en la elektodistrikto Wil, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 4465 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Zuzwil situas en la tiel nomita Princlando inter Wil SG kaj Uzwil ĉe la limo de la Kantono Turgovio. Zuzwil konsistas el la vilaĝoj Zuzwil, Züberwangen kaj Weieren. La sudan komunumlimon formas la rivero Turo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,96 km², de kiuj 22,1% estas kovritaj de arbaro, 55,7% servas por agrikulturo kaj 20,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Zuzwil limas en nordo al Wuppenau (TG), en oriento al Niederhelfenschwil, en sudo al Uzwil, kaj en okcidento al Wil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Zuzwil atingeblas ek de la stacidomo de Wil SG en 17 minutoj per poŝtaŭtobuso. Ankaŭ la aŭtoŝoseo A1 de Sankt-Galo al Zuriko estas facile atingebla.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio de municipo de la hodiaŭa komunumo Zuzwil koncernis la municipon Züberwangen en la Dokumento de Henaŭ el la jaro 754. Züberwangen estis sendependa komunumo ĝis post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803, kiam ĝi estis kunigita kun la tiamaj komunumoj Zuzwil kaj Weiern al la hodiaŭa komunumo Zuzwil okzae de la fondiĝo de Kantono Sankt-Galo. La unua dokumenta mencio de Zuzwil mem datiĝas el la jaro 761.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Zuzwil

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Zuzwil