Zvinglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ulriko ZVINGLO
Ulriko ZVINGLO
Sacerdoto kaj humanisto
Naskiĝo 1-a de januaro 1484
en Wildhaus, Kantono Sankt-Galo, Svisa Ĵurkomunumo
Morto 11-a de oktobro 1531
en Kappel ĉe Albis, Kantono Zuriko, Svisa Ĵurkomunumo
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Ulriko ZVINGLO (1-a de januaro 1484 - 11-a de oktobro 1531) (germane, Ulrich (Huldreich) Zwingli), svisa sacerdoto kaj humanisto unuflanke sed militkrimulo kaj despoto aliflanke, florinte en Zuriko dum la 1520-oj, estis, kun Lutero kaj Kalvino, unu de la ĉefaj fondintoj de protestantismo, estinte la plej radikala el la tri. Li abolis monaĥismon, meson, la sakramentojn (escepte de bapto kaj komunio kiel tute simbolaj ritoj), bildojn kaj muzikon en la preĝejo, inter aliaj. Post lia morto, Kalvino moderigis kaj sistemigis la svisan protestantismon de Zvinglo, kiu poste fariĝis la ĉefa formo de protestantismo ekster Germanio kaj Skandinavio.

La vivo de Zvinglo[redakti | redakti fonton]

Edukado[redakti | redakti fonton]

De burĝaj gepatroj, Zvinglo estis klerigita humanisme, studinte teologian. En 1506, li fariĝis sacerdoto, kaj private studis la grekan, la paganajn klasikaĵojn kaj la Patrojn de la Eklezio. Dum 1506-1516, li estis firma subtenanto de la papo kaj eĉ ricevis 50 guldenojn po jaro de li (ĝis 1520), sed la intereso de Zvinglo estis tiam pli politika ol religia. Li estis pastro de la svisa armeo dum ĝiaj kampanjoj en Italio, kiam ĝi venkis ĉe Novara (1513) kaj Marignan (1515). Ĉe Marignan, kiel li vidis, 6000 svisoj mortiĝis por la papo. La oro de la papo aĉetis la svisajn armeojn, fakto kiu koruptis la politikon, socion kaj eklezion de Svislando.

Dum 1516-19, li studis la hebrean, la klasikaĵojn kaj la Biblion, precipe en la originala greka teksto de la Nova testamento eldonita de Erasmo en 1516. Li studis la Biblion humaniste kaj en 1519 li ekis prelegi pri la Biblio en la Granda Monaĥejo de Zuriko, kie li tiam estis pastro. Dum la sama jaro, pesto venis al Zuriko, trafinte unu kvaronon de la urbo, inkluzive de Zvinglo. La malsano, tamen, fortikigis lian fidon en Dio kaj en la Biblio. Dum ĉi tiu periodo, Zvinglo ankoraŭ ne ribelis kontraŭ la Eklezio, sed estis reformisto kiel Erasmo (kiu grande influis Zvinglon). La eklezio de tiama Svislando ja estis diboĉa: multaj sacerdotoj, ekzemple, havis kromvirinojn.

La protestanto[redakti | redakti fonton]

Dum 1520-31 li fariĝis radikala protestanto. Pro lia humanista studo de la Biblio, li prenis la Biblion kiel sia sola regulo de fido -- la doktrino de sola scriptura. Zvinglo kredis nur tion, kion li povis pruvi sole per la Biblio. Aldone, kie sia interpreto de la Biblio kaj la de katolikismo kontraŭdiris, Zvinglo preferis sian. Li konvinkis la popolon kaj registaron de Zuriko pri lia interpreto, kaj dum 1522-25, Zuriko kaj aliaj svisaj kantonoj eksigis monaĥismon, la sakramentojn (escepte de komunio kaj bapto, kiu restis nur kiel simbolaj ritoj), meson, needziĝantan pastraron, pilgrimadon, ktp. Monaĥejoj estis fermitaj kaj ŝtelprenitaj de la ŝtato; sacerdotoj edziĝis (Zvinglo mem en 1524 al la videble graveda Anna Reinhard); en la preĝejoj, la altaroj, bildoj, orgenoj, statuoj, ktp, estis detruitaj kaj la kalikoj estis fanditaj por moneroj. Anstataŭ la meso, la diservo estis simpla, emfazinte predikadon kaj ne komunion. La tradiciaĵoj de katolikismo de la jarcentoj malaperis en jaroj.

Disvastiĝo de la reformacio[redakti | redakti fonton]

Necesas ĉi-tie emfazi, ke la burĝoj de Zuriko sekvis la instruojn de Zvinglo malpi pro pieco ol pro la simpla fakto, ke la reformacio donis pretekston ĉesigi la regadon de la katolika eklezio super la urbo. La abatino de la Virina Monaĥejo (Fraumünster) transdonis al Zvinglo la ŝlosilojn de la urbo tiel evitante sangan civitanan militon. Kiu kontraŭstaris al Zvinglo devis timi por sia vivo. La gvidantojn de la anbabtistoj Zvingli persone murdis ĵetante ilin de la karcerturo en publika proceso. Zvinglo regis la urbon kiel krudela despoto kaj liaj radikalaj kaj maltoleremaj ideoj estas komparebla al hodiaŭaj islamistoj.

La nova kristanismo estis disvastigita al la grandaj, germaneparolantaj urboj de Svislando.

Renkontiĝo kun Lutero[redakti | redakti fonton]

En 1529 ĉe Marburg, Filipo Landgrave kunvokis Luteron, Zvinglon kaj aliajn ĉefulojn por unuigi la novan protestantismon kontraŭ katolikismo. La anoj konsentis pri 14 el la 15 artikoloj de fido, sed ne pri la cetera pri komunio. Lutero diris, ke Kristo ja estas fizike en la pano kaj vino de komunio, sed laŭ Zvinglo komunio estas tute simbola. Ĉi tio estis lia ĉefa malkonsento kun Lutero, malkonsento kiu fariĝis milito en la 1540-oj, post la morto de Zvinglo, kaj permanente disigis protestantismon.

Monumento de Zvinglo malantaŭ la Akvopreĝejo en Zuriko

Religia milito kaj morto[redakti | redakti fonton]

La religia novigado de Zvinglo naskis du reagojn: unuflanke, la naskiĝo de movadoj ankoraŭ pli radikalaj -- ekzemple, la anabaptistoj (kiu ne baptis bebojn), kaj la kamparanoj kiuj konkludis de la Biblion, ke si ne devis pagi imposton kaj luprezon. Aliflanke, konflikto kun la restantaj katolikaj kantonoj kreskis kaj fariĝis milito. Zvinglo premis siajn adeptojn al la milito dirante, ke li se necese intencas disvastigi la protestantismon per la glavo. Zvinglo falis en la milito ĉe la Batalo de Kappel (1531), lia korpo dishakita. Li havis nur 47 jarojn. Statuo de Zvinglo tenanta glavon kaj Biblion nun staras en Zuriko.

Post lia morto Kalvino moderigis kaj sistemigis la svisan protestantismon de Zvinglo, kiu poste estis disvastigita al Nederlando, Skotlando, Francio, Britio kaj Usono, estante la ĉefa formo de protestantismo ekster Germanio kaj Skandinavio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]