Zweierlinie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Museumsquartier rigardate de la Museumsplatz, formanta parton de la Zweierlinie

Zweierlinie ("linio du") kaj Lastenstraße ("ŝarĝa strato") estas neoficialaj nomoj de strato en Vieno kondukanta 200 ĝis 400 metrojn ekstere de la Viena Ringstrato. La nomo venas de la lininumera sistemo de la viena tramo - tramlinioj kondukantaj laŭ tiu ĉi strato havis numerojn konsistantajn el litero kaj la cifero "2". De 1980 tie ne plu trafikas la tramlinioj E2, G2 kaj H2, sed la metrolinio U2.

La termino ne havas klaran difinon. En sia plej malvasta senco ĝi celas la stratojn Landesgerichtsstraße (inkluzive de Friedrich-Schmidt-Platz), Auerspergstraße, Museumstraße, Museumsplatz kaj Getreidemarkt, sed la nomodonantaj tramlinioj ĝis 1980 plutrafikis ankaŭ (de Getreidemarkt) pli orienten laŭ la Vieno-rivero (la hodiaŭa ĉefstrato B1) kaj la stratoj Invalidenstraße kaj Hintere Zollamtsstraße. Depende de la preciza difino de la termino, la Zweierlinie ĉie aŭ preskaŭ ĉie konsistigas la limon de la 1a distrikto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis konstruita preskaŭ samtempe kiel la Ringstrato, por ke la aspekto de tiu lasta, konstruita kiel reprezenta bulvardo de Aŭstrujo-Hungarujo, ne estu detruita de kamiona trafiko; de tiu fakto venas la origina neoficiala, sed hodiaŭ eksmoda, termino Lastenstraße (nerilata al la strato Lastenstraße en la 23a distrikto de Vieno, kiu oficiale nomiĝas tiel).

Publika trafiko[redakti | redakti fonton]

La subtera tramhaltejo Friedrich-Schmidt-Platz ...
... fariĝis en 1980 la metrostacio Rathaus.

Inter 1899 kaj 1902 sur la Zweierlinie estis konstruita tramo, kaj la lininumera sistemo enkondukita en 1907 donis al ĝi la nomon Zweierlinie - la linioj kondukantaj laŭ ĝi nomiĝis de tiam E2, J2, G2, H2 kaj simile (la linioj ŝanĝiĝis dum la tempo). Tiuj tramlinioj estis subterigitaj en 1966 en la segmento inter la secesidomo kaj la kruciĝo kun la Alser Straße. Subteraj fariĝis la jenaj stacioj:

  • Mariahilfer Straße (hodiaŭ Museumsquartier)
  • Burggasse (hodiaŭ Volkstheater)
  • Lerchenfelder Straße (fermita en 2003)
  • Friedrich-Schmidt-Platz (hodiaŭ Rathaus)

En 1980 tiun tunelon transprenis la metrolinio U2, kaj do finiĝis la trama trafiko sur la (malvastsenca) Zweierlinie. Ankoraŭ estas tramtrakoj veturataj de la linio O en la stratoj Invalidenstraße kaj Hintere Zollamtsstraße, kiuj tamen nur vastasence apartenas al la Zweierlinie. La trakojn sur la Lothringerstraße ne plu uzas iu linio, sed ĝi uziĝas por ne-laŭhoraraj tramveturoj.

La metrostacio Lerchenfelder Straße estis fermita en 2003, ĉar la kajoj de la tunelaj stacioj estis plilongigitaj por la de-2008-a uzo de sesvagonaj trajnoj (anstataŭ kvarvagonaj) sur la linio U2, kaj tio kaŭzis, ke la stacio estis tro proksima al la stacio Volkstheater, kiu transprenis ĝian rolon kiel transiran stacion al la tramlinio 46. Ankoraŭ hodiaŭ Volkstheater kaj Museumsquartier estas la metrostacioj plej proksimaj unu al la alia en la tuta metroreto de Vieno; starante sur kajo de unu el ili, oni povas facile vidi kajon de la alia per rigardo tra la tunelo.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Inter la Zweierlinie (vastasence) kaj la Ringstrato, troviĝas interalie (listiĝas nur konstruaĵoj videblaj de la Zweierlinie):

Sur la "ekstera" flanko troviĝas interalie:

En la plej suda parto la veturtrakoj estas apartigitaj, kaj tie inter ili troviĝas la Viena secesiodomo kaj la Esperanto-parko.