Zwin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zwin
protektata areo • empoldered inlet • province domain • marĉo • nature area [+]

Supermara altecom [+]
Koordinatoj51° 22′ 1″ N, 3° 22′ 9″ O (mapo)51.366963.36911Koordinatoj: 51° 22′ 1″ N, 3° 22′ 9″ O (mapo)

Zwin (Belgio)
Zwin (Belgio)
DEC
Map
Zwin

Vikimedia Komunejo:  Zwin [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Zwin dum alta tajdo vide de la nederlanda flanko al la belga

Zwin (nederlande Het Zwin) origine estis marbranĉo kiu ligis la flandran komunumon Damme kun la Norda Maro. Pro ŝlimiĝo kaj sabliĝo nur restis stranda ŝanelo kun postrestintaj krekoj. Origine la enfluejo estis 6 km larĝa. La turoj de Westkapelle kaj Knokke funkciis kiel signostangoj por maristoj survoje al Damme.

Pro la sabliĝo Bruĝo ekestis malatingebla kaj antaŭhavenoj devis esti konstruitaj. La unua estis Damme, sekvata de pli proksime de la maro Hoeke, Mude kaj finfine Sluis.

La stranda ŝanelo, kiu dum malalta tajdo estas facile travadebla, formas la landlimon inter Nederlando (Cadzand) kaj Belgio

Natura rezervejo Zwin[redakti | redakti fonton]

Zwin estas la plej grava natura rezervejo de la belga marbordo kun multaj marbirdoj kaj dunaj kunikloj. Ĉe la ene flanko estas kovejoj por cikonioj kaj por raraj akvobirdoj. Tie ankaŭ sursabliĝintaj birdoj estas prizorgataj kaj montrataj al la publiko. Cetere estas restoracio kaj suvenirbutiko.

En 1952 Zwin estis nomumita de grafo Léon Lippens la unua natura rezervejo de Belgio.

Ĝis la jaro 2005 ĝi estis administrata de la "Compagnie het Zoute", poste la Nederlandlingva Komunumo de Belgio transprenis la 155 hektare grandan rezervejon. La akompana birda parko estas transprenita de la provinco Okcidenta Flandrio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]