Zygmunt Rumel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zygmunt Jan RUMEL, pseŭdonomoj Mały, Krzysztof Poręba (naskiĝis la 22-an de februaro 1915 en Petroburgo, murdita nokte de la 10-a ĝis la 11-a de julio 1943 apud vilaĝo Kustycze (Volinio) estis pola militisto, komandanto de la 8-a Volinia Areo de Kamparanaj Batalionoj, oficiro de Pola Enlanda Armeo. Poeto, aŭtoro i.a. de la poemo "Rok 1863" (La jaro 1863) kaj versaĵo titolita "Dwie matki" (Du patrinoj).

Vivo

Komence de julio 1943 li ricevis ordonon interparoli kun loka komandantaro de Ukraina Ribela Armeo en Volinio. Rumel staris fronte de delegitaro celanta haltigon de la volinia masakro kaj interkonsenton pri komuna kun ukrainoj batalo kontraŭ germanoj. Rezigninte pri armita gardantaro en la gesto de bona volo Zygmunt Rumel iris la 10-an de julio 1943 al ĉefa loka komandejo de Sekureca Servo de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj kune kun Krzysztof Markiewicz kaj Witold Dobrowolski. Ili tri estis tie arestitaj kaj mortigitaj. Laŭ familiaj rakontoj de pola poetino, verkistino kaj tradukistino Anna Kamieńska, la murdo estiĝis pere de disŝiro de ĉevaloj. Jarosław Iwaszkiewicz rememorigante morton de la juna poeto skribis: Li estis unu el diamantoj, per kiu oni pafis kontraŭ malamiko. Tiu ĉi diamanto povus ekbrili per unuaranga brilo.

Venontan tagon la 11-an de julio Ukraina Ribela Armeo komencis ĉefan fazon de la volinia masakro - planatan genocidon de la pola loĝantaro en Volinio.

Literaturo

Eksteraj ligiloj

  • Bohdan Pociej: [1] Zygmunt Jan Rumel, poeta „źle obecny”, Rzeczpospolita, 2009-01-02