Akupunkturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akupunkturo

Akupunkturo [1] [de la latina akus = pinglo kaj pungere = piki] estas maniero de kuracado per malprofundaj pikoj (kiuj ne eltiras sangon nek kauzas perdon de ĝi) ĉe precizaj lokoj de la korpo, kiuj vivigas nervojn, streĉigas aŭ malstreĉigas la muskolojn, kaj movigas la propran korpan kuracadon. Tiele la korpo mem kuracas sin.

Ekzemple, ekzistas muskolo ĉe la okuloj kiu premadas; se ĉi tiu muskolo premas tro multe, la formo de la okulo tro longas kaj la vidpovo de la homo iĝas pli malbona (tiam la homo bone vidus nur proksimajn objektojn). Se oni pikus tion, la muskolo malpli aŭ pli premus la okulon, kaj tiel la korpo mem riparus la vidpovon.

Alia ekzemplo: kelkaj malsanoj okazas, ĉar la hepato ne bone funkcias. Piki proksime al la hepato vekiĝus la korpan kuracadon kaj pli sanigus la hepaton.

Akupunkturo estas uzata al korpaj malsanoj (ekz. kapdoloro), cerbaj malsanoj (ekz. deprimo), kaj kunnaskaj problemoj (ekz. astmo, kolorblindeco). Eĉ al surdaj kaj blindaj homoj, foje nur kelkaj pikoj riparegas la aŭdon kaj vidokapablon, tamen ofte estas bezonata pli multaj pikmasaĝoj dum kelkaj semajnoj. Aliflanke, foje nur kelkaj pikoj riparus la nervojn de sensenta homo.

Ekzemple: Usona homo komencis kun nur kvar elcente (4%) da vidpovo, kaj post kelkaj pikmasaĝoj, li atingis dudek elcenta (20%) vidkapablo [2]. Do eble akupunkturo ne plen kuracas, sed ĝi estas pli sana kaj pli bona kuracometodo ol eĉ kelkaj kirugioj.

Ĉina pikmasaĝo[redakti | redakti fonton]

Chinese accupuncture massage
Ĉina pikmasaĝo

Pikmasaĝo estas ĉefe populara en Ĉinio kaj Japanio, sed pli kaj pli ankaŭ tutmonde. Ĉefe okazas en Azio, ĉar la eŭropa kaj nordamerika kuracokielo premas al medicinoj kaj drogoj kiujn la homo pagendas tutvive (alivorte: ne kuraco, sed kuraceto), anstataŭ ol substeki la gravecon de bona manĝkutimo (dieto) kaj korpa mempovo.

Historio pri ĝia uzo[redakti | redakti fonton]

Pratempe en Ĉinio ŝtonaj pikiloj estis uzataj (priskribita en la neolitiko antaŭ 8 000–4 000 jaroj), kaj kelkaj troviĝis en la tero. Post tiam, feraj pikiloj naskiĝis, tiam kupraj, tiam arĝentaj. Nuntempe, plejofte feraj pikiloj estas uzataj, ĉar ili estas malmultekostaj.[3]

En la 500-jarcento, pikmasaĝo estis eksportita al Koreio, Japanio kaj Barato kaj en la jaro 1300 al Vjetnamio. En la jaro 1500 pikmasaĝo jam estis konata en Eŭropo, sed la unua libro pri pikmasaĝo ne estis verkita antaŭ la jaro 1600 (de la nederlandano Ten Rhyn,1683)[4].

En la 1700, la franca religiisto Jerome Carden venigis pikmasaĝon al Francio el Ĉinio. La svedana profesoro (de Upsalo Universitato) kaj plantisto Thunberg skribis tre precize pri pikmasaĝo kaj mokso, post ol vojaĝo en ĝenerala Azio (en 1779).[4] La nederlanda religiisto W. Ryne kaj la germana kuracisto Engelbert K. Kämpfer vojaĝis al Irano kaj raportis el Japanio, sed skribis nur pri stomako-problemoj kaj ne pri la tuta afero.

La kuracarto venis al Eŭropo kun religiistoj kaj kuracistoj, sed ofte siaj libroj tradukiĝis el la ĉina al la japa kaj tiam al alia lingvo kaj tiam al la latina! Tiam, la francanoj ne bone sciis la kuracarton kaj pikus troprofunde ĝis pikus eĉ la pulmojn, koron ktp.

En la frua 1800, la arto ekuziĝis kiel malsanejaĵo kaj isto en Eŭropo. Tiam, iĝi pikisto kostis 5 ĝis 6 jaroj en Japanio (nuntempe, kostas 3 jaroj en Svedio), kaj Japanio uzis orajn kaj arĝentajn pikiloj (arĝento estas kontraŭinfektaĵo). La edukado estis pli longa en Japanio ĉar la japanoj ne studis la homkorpon per tranĉi mortan homon, kiel fariĝis Eŭrope.[5] En 1821, inter aliaj, angla libro "A Treatise on Acupuncturation" kaj sveda libro "Afhandling om Acupuncturen" skribiĝis kiuj pritekstas la kuracokielon. Tamen la bonaj (aziaj) pikiloj ne ekzistis eŭrope, do la pikistoj (kiuj estis ankaŭ kirugistoj) peris ĉiutagan, maldikan kudrilon kun tenilo de ligno aŭ vinbotela ŝtopilo (en Anglio), aŭ kun tenilo de metala fadeno (en Svedio). La Eŭropaj ŝirmiloj estis ankaŭ el vitro aŭ kaŭĉuko.[5]

Eĉ tiam, la japanoj peris metalan ŝirmilon (tubeton) por ne tro piki la korpon, kaj oni kalkulis la tempon ke la pikilo povis resti la la korpo per ŝpiroj (1 ĝis 2 laŭ Kämpfer kaj ĝis 30 laŭ Rhyne) anstataŭ per minutoj. Oni tiam elprenis kaj repikis.[6]

La franco Sarlandiére estis la unua homo kiu ekuzis elektron en kombino kun pikmasaĝado (en la 1800). Ĉeno ligiĝis al la vitraĵa tenilo de ora aŭ arĝenta pikilo, kaj tiel la elektro travojaĝis. La franca ĉefkonsulo en Ŝanhajo, Soulie de Molisn publikigis sian disertaĵon pri pikmasaĝo en Parizo en la jaro 1933 kaj nomigis la diversajn aferojn en la franca (kaj tiel farante en Eŭropo), ekzemple la nomon "méridien" (meridiano) kiu estas eĉ transprenata en la angla kaj la sveda lingvojn[4].

En la jaro 1970, pikmasaĝo eksportiĝis al Usono danke al prezidento Richard Nixon (kiu vojaĝis al Ĉinio 1971), ĉar la ĵurnalistoj raportis pri kirugiatoj sen anestezilo kaj ne sentis doloron dum la kirugio. Tamen multaj usonanoj ne kredis pri la akupunkturo, ĉar opiniis ĝin "komunisma kaj aziaĵa"[4].

Ekde la 1980 kaj 1990-jaroj, pikmasaĝistoj uzas ferajn, unufoje uzeblajn pikilojn (samkiel enŝpruĉiloj ĉe hospitalo por eltiri sangon ktp). Nuntempe pikmasaĝo estas tutmonde konata kaj aplikata, sed multaj homoj (kiuj ne loĝas en Azio) ankoraŭ ne scias ke estas vera kuracmetodo, terapio.

En la amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

Esplora skipo analizis en 2018 elsenderon de franca publika televida fonto[7]. La programero prezentis "malfermitan koro-operacion, kun akupunktura anestezo", kiu okazis en ĉina malsanulejo. La esploristoj elmontris, ke la disvastigitaj informoj de la elsendo estas malklaraj kaj ne ebligas fakte opinii pri la taŭgeco de akupunkturo por apertakore kirurgio. Verŝajne la elsendo montras operacion kun malkonfesata ĉirkaŭ-duramatra anestezo kaj malforta envejna injekto[7]. La efiko de akupunkturo, simple aldonita je la protokolo, estas trotaksata[7].

Ne estis la unua fojo, ke amaskomunikilaj informoj trotaksis la efikon de akupunkturo[7]. En 2006 la British Broadcasting Corporation en Britio elsendis similan elsendon pri apertakore operacio kun akupunkturo. Pluraj universitatistoj, kuracistoj kaj civitanoj kritikis la manieron, kiun uzis la ĵurnalistoj por prezenti la operacion[8]. En 1998, la usona kora kuracisto Isidore Rosenfeld raportis en gazeto, kiun li spektis dum la 1970-aj jaroj en Ĉinio apartakore operacion kun akupunkturo kiel anesteza rimedo. Tiun ateston kritikis specialisto de interna medicino[9]. Fine, dum la 1970-aj jaroj, aliaj medicinaj kaj ĝeneralaj gazetartikoloj disvastigis informojn pri uzado de akupunkturo dum ĉinaj operacioj. Poste homoj montris, ke la ĵurnalistoj false prezentis la okazintaĵojn[9].

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]