Antibiotiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Testplateto montranta antibiotikon kontraŭ stafilokoko.

Antibiotiko estas drogo kiu mortigas aŭ malrapidigos la kreskon de bakterioj. Ili apartenas al specifa klaso de 'kontraŭmikrobaj drogoj', pli vasta grupo kiu ankaŭ inkluzivas la kontraŭvirusajn, kontraŭfungajn, kaj kontraŭparazitajn drogojn (aliaj neoficialaj nomoj estas kontraŭmikrobaĵoj, kontraŭbakteriaĵoj, kontraŭvirusaĵoj, kontraŭfungaĵoj, kaj kontraŭparazitaĵoj). Ili estas preskaŭ nedamaĝemaj por la gastiganto, kaj tial eblas ilin uzi por kuraci infektojn. Origine la termo alludis al kemiaĵoj izolitaj el vivaĵoj, kontraŭstare al ĥemoterapiaĵoj, kiuj estas pure sintezaj. Nuntempe tamen la vorto "antibiotiko" ankaŭ aplikiĝas al sintezaj kontraŭmikrobaĵoj, kiel sulfonamidoj. La antibiotikoj estas malgrandaj molekuloj kies molekula pezo estas malpli ol 2000 mas-atomaj unuoj. Ili ne estas enzimoj.

Antaŭ la malkovro de antibiotikoj kaj antaŭ ĝia uzado, la kuracado de infektoj realigiĝis per la uzo de venenoj kiel striknino kaj arseniko, kaj pro tio la ekuzado de la nedamaĝemaj antibiotikoj tiatempe furoris. La antibiotikoj ne efikas por virusaj, fungaj kaj aliaj nebakteriaj infektoj, kaj unuopaj antibiotikoj povas havi malsamajn efektojn en pluraj malsimilaj specoj de bakterioj. Kelkaj pli specifaj antibiotikoj(la tiel nomitaj mallarĝ-spektraj antibiotikoj) trafas gram-negativajngram-pozitivajn bakteriojn, kaj paralele la aliaj nomiĝas larĝ-spektraj antibiotikoj.

La efekteblo de unuopa antibiotiko varias laŭ infekto-loko, kapablo transiri ĝis la infekto loko, kaj rezistopovo de bakterio kontraŭ la efektoj. Kelkaj antibiotikoj fakte mortigas la bakteriojn (baktericidoj), kaj paralele aliaj nur malhelpas la multobliĝo de bakterioj (bakteriostatoj), por ke la imunsistemo povu ilin foriĝi.

Buŝaj antibiotikoj estas la plej simplaj por plej multaj kazoj, lasante la envejnaj antibiotikoj por pli seriozaj kazoj. La antibiotikojn oni povas foje administri surloke, kiel okulgutoj aŭ ŝmiroleoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sekve de preliminaraj esperimentoj kiuj pruvis kontraŭ-bakteriaj efektoj fare de pluraj bakteriaj sekreciaĵoj, la germana sciencisto E. de Freudenreich en 1888 izolis bakterian secreciaĵon kaj registris ties kontraŭbakterian econ. Piocianazo, secreciebla de Bacillus pyocyaneus, malrapidigis la kreskon de aliaj bakterioj 'in situ' kaj estis toksika por multaj malsankaŭzaj bakterioj. Malĝoje, kaj la mem-toksikeco por la produktanta bakterio kaj la malstabileco de la substanco malhelpis la ĝeneralan uzandon kiel efika, sekura antibiotiko ĉe la homa korpo.

La unua efika antibiotiko kiun oni malkovris estis penicilino. La franca kuracisto Ernest Duchesne skribis en sia tezo de 1896, ke ŝimoj de la genro Penicillium mortigis bakteriojn. Duchesne tamen mortis post kelkaj jaroj, kaj siaj eksperimentoj estis forgesitaj dum generacio, ĝis kiam akcidento ŝanĝis la aferon. Alexander Fleming estis kultivanta agaro-petroplatojn, kaj plato akcidente kontaminiĝis de fungo. Anstataŭ simple forĵeti la kontaminitan petroplaton, Fleming rimarkis malordinaran ringon ĉirkaŭ la ŝimo-kolonio. En antaŭaj studoj, li rimarkis ke la enzimo lisozimo povas mortigi bakteriojn, kaj nun Fleming ekpensis ke la ŝimo sekreciis ion kiu haltigis la bakteria kresko. Li hipotezis, ke tiu substanco povus esti ja utila kiel kontraŭbakteria medikamento. Kvankam Fleming estis malsukcesa izoli la substancon (ĉar la beta-laktamo ringo en la molekulo penicilino ne estis stabila laŭ la purigadaj metodoj kiujn li provis), li raportis pri ĝi en scienca literaturo en 1929. Ĉar la ŝimo apartenis al la genro Penicillium, li nomis la komponaĵon penicilino.

En la 1930-aj jaroj la germana esploristo Gerhard Domagk esploris la kontraŭbakteriajn ecojn de kelkaj kolorigaĵoj. Unu el tiuj apartenis al grupo de sulfonamidoj, Prontosil, kiu efektis kontraŭ infektoj en homo pro ties ŝanĝiĝo en la gastiganto al la aktiva formo, sulfanilimido. Laŭ la nuntempa pli ampleksa difino ĉi-substanco povus sin kvalifiki por la unua buŝa antibiotiko. Dum la sama dekjaro, René Dubos izolis tirotricinon, antibiotiko uzenda surloke por haŭtinfektoj, el sojl-bakterioj.

Dum la Dua mondmilito la neceso prizorgi vund-infektadojn kreskis kaj multaj rimedoj aplikiĝis por la esplorado kaj purigado de penicilino. La teamo gvidita de Howard Walter Florey sucksesis produkti uzendajn kvantojn de la purigita akvita komponaĵo de penicilino kaj oni tuj testis la izolitaĵo en klinikaj kazoj. La kuracistoj ege ĝojis pro la rapida kaj sekura kuraciĝo por kondiĉoj kiuj ĝis tiam estis ege malfacilaj kuraci, teruraj travivaĵoj kaj ofte ĝismortokondukaj. La studado de aliaj specioj de ŝimo kaj aliaj vivaĵoj videbligis antaŭe nekonatan ĥemian bataladon kontraŭbakterian. Novajn antibiotikojn oni rapide malkovris, kun ampleksa uzado, kaj nova sciencesploro-epoko kondukis al la ebleco trovi ĥemiaĵojn kiuj batalis ankaŭ kontraŭ kancero (ĥemoterapio).

La malkovrado de antibiotikoj, kune kun anestezo kaj adopto de higienaj procedoj fare de de kuracistoj (ekz-e, ofta man-lavado kaj uzado de sterilaj kuraciloj) revoluciigis medicinon.

Klasoj[redakti | redakti fonton]

Oni povas klasi antibiotikojn laŭ pluraj kriterioj.

Laŭ ĥemia strukturo:

Alia klasado temas pri la agado-meĥanismon (t.e. la meĥanismo per kiu ili mortigas/senkreskigas bakteriojn):

  • Antibiotikoj kiuj malhelpas la ĉelmuran sintezon
    • Beta-laktamoj, inkluzive de penicilinoj kaj cefalosporinoj; mono-laktamoj kiel Imipenemo; vankomicino, bacitracino
  • Antibiotikoj kiuj malhelpas la bakterian proteinan sintezon
    • Antibiotikoj kiuj interagas kun la ribosoma unuo 50S
      • Linkozamidom/linkozidoj incluzive de klindamicino kaj linkomicino; kloramfenikolo, makrolidoj
    • Antibiotikoj kiuj influas la ribosoman unuon 30S
      • Tetraciklinoj; aminoglikozidoj inkluzive de gentamicino
  • Drogoj kiuj inhibas la sintezon de folato
    • Sulfonamidoj kaj trimetoprimo
  • Drogoj kiuj malhelpas la DNA-sintezon
    • Metronidazolo, kvinolonoj, novobiocino
  • Drogoj kiuj malhelpas la RNA-sintezon
    • Rifampino (rifampicino)
  • Drogoj kiuj influas la funkciojn de membrano
    • Polimiksino B, gramicidino

La antibiotikojn oni ankaŭ povas klasi laŭ la vivaĵoj kontraŭ kiuj ili efikas, kaj speco infektado por kiu ĝi povas aplikiĝi, kaj tio dependas je la rezisto de la mortigendaj vivaĵoj kaj koncentreco de la antibiotiko estebla en la afektita histo.

Flankaj efektoj[redakti | redakti fonton]

La flankaj efektoj varias de malpeza kapdoloro ĝis disa alergia reago. Unu el la plej observebla efekto estas lakso, kiu estas la rezulto de malekvilibrigo de la natura intestflora ekvilibro (la "bonaj bakterioj" kiuj loĝas en la digesta sistemo), fare de de la antibiotiko. Aliaj flankaj efektoj rezultas de la interago inter la antibiotiko kaj aliaj drogoj, kiel ekzemple la observebla alta risko por tendeno-damaĝo post administrado de kvinolona antibiotiko kune kun "sistemika" (traĉiukorpa) kortikosteroido.

Kelkaj antibiotikoj povas havi nedezirindan influon sur la efektoj de la kontraŭgravediĝa pilolo. Tiaj efektoj ŝajnas esti tro maloftaj kaj studitaj nur por eta nombro da antibiotikoj.

Misuzado de antibiotikoj[redakti | redakti fonton]

La plej ordinara misuzado estas la malĝusta administrado de antibiotikoj, inkluzive de la uzado de kontraŭbakteriaĵoj por virusaj infektoj tiel kiel la ordinara malvarmumo kaj frua ĉesado de prenado de la antibiotiko (pro ŝajna sento de bonsano). Krom la ebleco ke la kuracado ne sukcesu, ĉi du misuzoj de antibiotikoj povas konduki al la plej danĝera stato de kontraŭantibiotika rezisto.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]