Anĝelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anĝelo
Verko adoro de la paŝtistoj
annunciation to the shepherds
Informoj
vdr
Gabrielo anoncas al Maria la naskiĝon de Jesuo, El Greco
Hugo Simberg, 1903
Statuo de anĝelo en la tombejo de San Miniato al Monte, Florenco

Anĝelo estas spirita estulo, kiu asistas kaj servas al la dio(j) en multaj religiaj tradicioj. La vorto devenas el la latina lingvo "angelus", kiu estas el la greka lingvo "ἄγγελος" (ággelos), kies senco estas "mesaĝisto". La hebrea vorto por anĝelo estas מַלְאָך (mal'aĥ).

La anĝeloj ludas gravan rolon en la Bibliaj rakontoj pri la naskiĝo de Jesuo. La anĝelo Gabrielo anoncis al Maria, ke ŝi estos graveda kun la filo de Dio. Anĝelo admonis en sonĝo Jozefon edziĝi al Maria, kvankam la infano ne estis lia. Anĝeloj kantis pro la naskiĝo por la paŝtistoj, kaj anĝelo montriĝis en sonĝo de Jozefo kaj admonis lin fuĝi al Egiptio kun sia familio.

Sed anĝeloj ekzistas ne nur en la rakontoj pri la naskiĝo de Kristo. Ekzistas el diversaj landoj kaj epokoj multaj ekzemploj pri tio, ke homoj asertas, ke ili vidis anĝelojn, ofte konekse kun forta lumo. En multaj kulturoj la limo inter la homa kaj Dia sferoj ne estas tiel klara kiel en la okcidenta mondo. Oni kredas, ke ekzistas inter Dio (aŭ la dioj en kelkaj religioj) kaj la homoj diversaj niveloj de mezaj estuloj, kiuj havas iajn diajn kaj iajn homojn ecojn, ekz. anĝeloj.

Tiel ankaŭ estas en la Biblio. En la 18-a ĉapitro de Genezo oni povas legi, ke la Eternulo aperas antaŭ Abraham kaj Sara kiel tri viroj, kiuj venas kaj estas regalitaj per festena manĝo, post kio unu el ili anoncas, ke la maljuna paro naskos infanon post unu jaro. En la malnova testamento la anĝeloj do priskribiĝas kiel ordinaraj homoj, kiujn oni povas inviti por manĝi, sen suspekti, ke la gastoj estas anĝeloj. Inter la duakanonaj libroj troviĝas Tobit, en kiu ni povas legi, kiel Dio sendas la anĝelon Rafael kun tri konkretaj taskoj. Li sanigu Tobiton de okula malsano. Li liberigu Saran de demono, kiu turmentas ŝin. Li ankaŭ organizu, ke Sara kaj Tobias, la filo de Tobit, ekamu unu la alian kaj geedziĝu. La anĝeloj de la malnova testamento do havas la taskon transdoni la mesaĝojn de Dio al la homoj aŭ helpi al ili. Ili aspektis kiel ordinaraj homoj, kaj oni ne kredis, ke ili havas flugilojn. Nur en la lasta libro de la nova testamento, la Apokalipso de Johano, estas skribite, ke anĝelo flugas.

Aliaj estuloj kun flugiloj[redakti | redakti fonton]

Apud la anĝeloj jam en la malnova testamento estas menciitaj du aliaj estuloj kun flugiloj, keruboj kaj serafoj. La serafoj aperis antaŭ Jesaja en la templo kaj havis ses flugilojn. Ilia tasko estis laŭdi kaj glori Dion. La keruboj, kiujn vidis Jeĥezkel en vizio, havis kvar flugilojn. Keruboj i.a. havis la taskon gardi la vojon al la arbo de la vivo post la unua peko. En la pia spekulado oni komencis distingi inter ĝis ses diversaj tipoj da anĝeloj. Apud la supre menciitaj keruboj, serafoj kaj ordinaraj anĝeloj, estis ses tipoj, nomitaj tronoj, potencoj, regadoj, povoj, estroj kaj arkianĝeloj.

En la kristana arto la situacio estis inversa. La artistoj ne havis intereson distingi inter naŭ diversaj tipoj da anĝeloj. Ili eĉ ne sukcesis distingi inter anĝeloj, keruboj kaj serafoj. Ekde la 4-a jarcento la anĝeloj ĉiam pli ofte estis bildigitaj kun flugiloj, ekde la 15-a jarcento kaj ĝis nia tempo ofte kiel virinojinfanoj. La artisto Giotto en la 14-a jarcento komencis pentri nudajn anĝelajn infanetojn (putti). Baldaŭ ludantaj anĝeloj fariĝis komuna motivo. Dum la 20-a jarcento legosignoj kun infankapoj kun flugiloj fariĝis komunaj - almenaŭ en Svedio, kaj la infanoj, kiuj ricevis tiujn ĉi legosignojn kun anĝelkapoj certe asociis ilin kun la instruado pri anĝeloj.

Anĝeloj laŭ Katolikismo[redakti | redakti fonton]

Gustave Doré: Jakobo batalanta kun anĝelo

Ili vere ekzistas, kvankam malmulte estas konate koncerne iliajn precizan staton kaj naturon kaj nombron. Ankaŭ estis ĉiam akceptita la kulto pri anĝeloj laŭ la eklezia tradicio, disciplinata tamen laŭ la katolikaj normoj. Jen iuj dokumentoj de la supera magisterio:

745. Roma koncilio malpermesas alvoki la nomojn de anĝeloj ne menciataj en la Biblio.

12-a jarcento. Diversaj dokumentoj kondamnas la dualisman doktrinon de Kataroj kaj Albigensoj, kiuj kontraŭmetas Dion kaj Satanon kiel du principojn samvalorajn kaj samesencajn.

1215. La Ekumena Koncilio Luterana 4-a asertas, kontraŭ Kataroj kaj Albigensoj, ke ekzistas nur unu kreinto de ĉiuj aĵoj, videblaj kaj nevideblaj... "La Anĝeloj estis kreitaj bonaj, sed iuj fariĝis malbonaj per sia libera elekto...".

1601. Klemento la 8-a malpermesas la disvastiĝon de la litanioj al la anĝeloj.

1670. Klemento la 10-a etendas al la tuta eklezio la liturgian feston honore de la Gardantaj Anĝeloj por la 2-a de novembro.

1921. Benedikto la 15-a etendas al la tuta eklezio la liturgian feston honore al la ĉefanĝeloj Grabrielo (24 de marto) kaj Rafaelo (24 de oktobro).

La Katekismo de la Katolika Eklezio reasertas la ekziston de la anĝeloj kaj ke vero estas dogmo: ili estas spiritaj, personaj kreituloj, intervenantaj en la vivo de la eklezio kaj de ĉiu fidelulo. Kaj ĉio tio pro Komunumo de la Sanktuloj.

Protestanta sinteno[redakti | redakti fonton]

Marteno Lutero opiniis ke estas tute sufiĉe ke Dio revelaciis sin en Jesuo Kristo, en la Biblio kaj en la sakramentoj de la eklezio. Tial oni ne bezonas revelaciojn de anĝeloj, li opiniis. Lutero ne neis, ke anĝeloj povas aperi antaŭ homoj en lia samtempo. La risko kredi al la mesaĝoj de anĝeloj - opiniis Lutero - estas, ke la anĝelo povas esti diablo, kiu povas misgvidi la homojn. Tial estas plej sekure kontenti pri la kristana kredo, pri kiu atestas la Biblio. Same kiel Marteno Lutero la luteranaj eklezioj neniam neis la ekziston de anĝeloj, sed tamen ne havis grandan intereson pri ili. En ofte uzata sveda kateĥismo, la anĝelojn estas priskribitaj kiel anĝeloj, kiujn Dio kreis en la komenco, kaj al kiuj li donis saĝon kaj sanktecon, povon kaj feliĉon, por ke ili en eterneco laŭdu Dion kaj obeu liajn ordonojn. La diablo kaj liaj anĝeloj apostatiĝis kaj fariĝis malamikoj de Dio, kiuj disvastigas malicon en la mondon. La anĝeloj en la jud-kristana konceptaro do ne atingas la nivelon de la anĝeloj de la karikaturoj, tute bonaj estuloj kun blankaj flugiloj. La jud-kristanaj anĝeloj fakte estas estuloj kun propra volo, volo kiu iam povas esti kontraŭa al la volo de Dio.

Mikaelo, Gabrielo, Rafael, Uriel[redakti | redakti fonton]

Arkianĝelo Mikaelo

Nur kelkaj anĝeloj estas menciitaj per nomo en la kristana tradicio, t. e. la arkianĝeloj Mikaelo, Gabrielo, Rafael kaj Uriel.

Mikaelo (kio signifas "Kiu estas kiel Dio?") antaŭ ĉio havis la rolon de batalanto kaj militisto, kiu batalas kontraŭ la diablo. Gabrielo ("Fortulo de Dio" aŭ: "Dio estas forta") fariĝis plej konata kiel la sendito, kiu al Maria donis la mesaĝon, ke ŝi naskos la filon de Dio sur la tero. Rafael ("Dio sanigas") en kristana tradicio estis konsiderata kiel patrono de la vojaĝistoj, ankaŭ kiel la anĝelo, kiu transdonis la sciigon pri la naskiĝo de Jesuo al la paŝtistoj en Bet-Leĥem. Uriel ("Mia lumo estas Dio") en la Biblio aperas nur kiel normala persona nomo. En la postbiblia juda tradicio li estas reganto de la astro kaj de la anĝelaro.

En Islamo, Gabrielo estas la anĝelo kiu revelaciis la Koranon al Mahomedo.

Gardanĝeloj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Gardanĝelo.

Multaj homoj kredas, ke ĉiuj havas unu aŭ plurajn individuajn gardanĝelojn. Eldiro de Jesuo en la 18-a ĉapitro de Sankta Mateo pri la anĝeloj de la homoj en la ĉielo povas esti la kaŭzo de tio. Bildoj kun anĝeloj estis tre popularaj dum la pasintaj jarcentoj. Sur ili aperas gardanĝeloj plej ofte kiel virinoj kun flugiloj kaj longaj blankaj vestaĵoj, kiuj protektas infanojn, kiuj ludas apud riveretojravinoj. Tiuj ĉi bildoj aperis en sennombraj preĝejoj kaj hejmoj tra la mondo, kaj ankoraŭ vendiĝas en la librovendejoj de la preĝejoj. En la popola arto la vario estas pli granda. Tie la anĝeloj iam havas striktajn vestaĵojn kaj ĝis ses flugilojn. La anĝelobildoj ludis gravan rolon por la popola kredo je anĝeloj.

Vizioj de anĝeloj[redakti | redakti fonton]

Multaj homoj diris ke ili spertis preĝorespondojn aŭ ke ili resaniĝis pro Dia helpo. Same multaj rakontis ke ili kredas je anĝeloj aŭ je gardanĝeloj. Male malmultaj asertas ke ili vidis anĝelojn per siaj propraj okuloj. Rakontoj pri homoj kiuj renkontis anĝelojn tamen estas ŝatataj kaj aperas en kristanaj libroj kaj revuoj kaj nuntempe ankaŭ en interreto.

Helpo en malfacilaj tempoj[redakti | redakti fonton]

Gotika anĝelo el eburo, c1250, Luvro, Parizo

Ekzistas multaj similecoj inter diversaj rakontoj pri anĝelovizioj. La rakontantoj ĉiam estas viroj aŭ virinoj kiuj havas intereson pri religio, piaj kristanoj, anoj de alia religo aŭ homoj kun ĝenerala intereso pri religio. Mi ne konas okazaĵon, ke iu ateisto aŭ homo kiu ne interesiĝas pri religio diras, ke ili vidis anĝelojn. Anĝelovizioj ĝenerale okazas en ia malfacila tempo en la vivo, en deprimo, en malsano aŭ en malliberejo. Iam la vizio estas respondo al preĝo. La plej multaj anĝeloj aspektas ĝuste tiel, kiel oni opinias ke anĝeloj aspektu en la tempo, kiam okazas la vizio. Homoj, kiuj diras ke ili vidis anĝelojn, atestas pri tio, ke la vizio donis al ili sekurecon kaj pli fortan konvinkiĝon. Tio ĉi bone akordas kun la oficiala instruo de la eklezio pri anĝeloj. La anĝeloj estas senditoj de Dio, senditaj por helpi al homoj. La eklezio tamen ĉiam estis tre skeptika pri homoj, kiuj asertas, ke ili ricevis tute novajn mesaĝojn de anĝeloj. La fundamenta koncepto de la eklezio ĉiam estis, ke post la alveno de la filo de Dio, Jesuo Kristo, al la tero, novaj revelacioj ne necesas. Kiam Mahometo raportis, ke li ricevis revelaciojn de la anĝelo Gabrielo, la kristanoj rifuzis kredi tion. La revelacioj de Mahometo anstataŭ fariĝis la fundamento de tute nova religio, islamo. La sama afero okazis kiam Joseph Smith deklaris, ke li ricevis novan sanktan skribaĵon sur ora ladplato de la anĝelo Moroni. La malnovaj eklezioj malakceptis tion kaj tute nova eklezio, la t. n. mormona eklezio estiĝis. Ni povas esti certaj pri tio, ke ankaŭ en la estonteco tiu, kiu asertas ke li ricevis mesaĝon de anĝelo, ne estos kredata de la oficiala eklezio.

Popularaj anĝeloj[redakti | redakti fonton]

En nia tempo la anĝeloj ĝuas novan ondon da populareco, ankaŭ ekster la rondo da kredantoj. En beletro, arto, reklamo, popmuziko kaj rokmuziko anĝeloj ĉiam pli ofte aperas. En filmoj anĝeloj ankaŭ ne estas maloftaj. Estas facile kompreni la kialon. Multaj homoj opinias, ke Dio estas tro granda por ke ni povu kompreni lin. Anĝelo estas estulo inter Dio kaj homo, ĝi enhavas iom da Dio, sed tamen estas pli komprenebla por homoj. La anĝeloj ĉiam estos fonto de ĝojo kaj sekureco.

En plastikaj artoj ili aperis ofte laŭlonge de la historio. Ili aperas ekzemple en unu el la tipaj bildoj de religia arto, kia estas la Naskiĝo de Jesuo (la plej populara kune kun la Morto de Jesuo) kaj tie ili aperas anoncante al la mondo la dinaskiĝon. Laŭ Francisko Azorín anĝelo estas Ĉiela spirito, dia kortegano, ofte reprezentita ĉe la ikonografio kristana per flugilhava junulo aŭ nudinfano.[1]

Spiritismo[redakti | redakti fonton]

Laŭ Spiritismo (La Libro de la Spiritoj Parto 2, ĉapitro 1), anĝeloj estas homoj kiu iĝis Superaj spiritoj kaj restas puraj spiritoj, t. e., spirito em la unua klaso kaj unua ordo en la Spirita hierarkio.

Mormonismo[redakti | redakti fonton]

Kelkaj anĝeloj aperas specife en la mormonaj skriboj: Moroni kaj Nephi.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 14.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]