Avalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En financo, avalo estas garantio de tria partio pri ŝuldo.

Difino[redakti | redakti fonton]

Supozu, ke partio A estas devigonta sin pagi al partio B iomon da mono je specifa dato laŭ kambio, sed partio B ne plene fidas partion A — ekzemple, pri la risko de bankroto de A. Do, partio B povas postuli, ke A trovu trian partion C, kiu garantios por la ŝuldo — se A bankrotos, do C devos pagi laŭ la kambio anstataŭe. Tia garantio nomiĝas avalo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La Esperanta termino devenas de la franca aval IFA:[aval] kaj parencaj vortoj de latinidaj lingvoj (hispane aval, portugale aval, itale avallo).

Referencoj[redakti | redakti fonton]